Muzeo Ferenc Kazinczy (Sátoraljaújhely)

muzeo en Hungario

La Muzeo Ferenc Kazinczy estas historia monumento en Sátoraljaújhely (Hungario).

Muzeo Ferenc Kazinczy
muzeo
Lando  Hungario
Situo Sátoraljaújhely
Adreso Sátoraljaújhely, Dózsa György utca 11.
Poŝtkodo 3980
Estiĝo 1984
Koordinatoj 48° 23′ 51″ N, 21° 39′ 26″ O (mapo)48.397421121.6573404Koordinatoj: 48° 23′ 51″ N, 21° 39′ 26″ O (mapo)
Muzeo Ferenc Kazinczy (Sátoraljaújhely) (Hungario)
Muzeo Ferenc Kazinczy (Sátoraljaújhely) (Hungario)
DEC
Muzeo Ferenc Kazinczy (Sátoraljaújhely)
Muzeo Ferenc Kazinczy (Sátoraljaújhely)
Situo de Muzeo Ferenc Kazinczy (Sátoraljaújhely)
Map
Muzeo Ferenc Kazinczy
Jaraj vizitantoj: {{{vizitantoj}}}
Parto de Literatura Muzeo Petőfi vd
Retpaĝo http://kazinczyferencmuzeum.hu/
vdr

Historio redakti

La familio Sennyey [ŝenjei] konstruis sian palacon en 1827. Ĝi iĝis kazino de la nobelaro inter 1834-1850, ja tiutempe la urbo estis sidejo de departemento kaj tiam la kazino servis precipe kulturajn celojn. Inter la ĉeestantoj menciindas János Balásházy, Sándor Petőfi, István Széchenyi, Lajos Kossuth. En la teatra halo ofte prezentis teatraĵojn trupo de Károly Balla (aktoro). En 1850 la kazino estis malpermesita, poste denove la familio Sennyey uzis la palacon. Inter 1894-1950 la konstruaĵo estis urbodomo, poste slovaklingva bazlernejo ĝis la 1980-aj jaroj, pli poste muzeo.

Konstruaĵo redakti

La klasikisma unuetaĝa konstruaĵo situas laŭ trotuaro ĉe stratangulo. La palaco origine estis brikoforma, sed en 1894 oni konstruis pliajn alojn, tial interna korto estiĝis kune kun secesiaj trakonstruoj. La fasado estas simetria, meze la larĝa enirejo funkcias, pli supre en la etaĝo malgranda teraso situas, kiun du kolonoj tenas.

Muzeo redakti

La muzeo prezentas historiajn memoraĵojn, kie gravas ankaŭ vivo de la nomdonanto Ferenc Kazinczy. Menciindas la biologia kolektaĵo kun 180 mil da preparaĵoj pri bestoj, kreskaĵoj kaj fungoj.

Fontoj redakti