János Balásházy

János Balásházy [jAnoŝ balAŝhAzi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Balásházy János estis hungara juristo, agronomo, membro (ordinara (1830)) de Hungara Scienca Akademio. Lia nobela antaŭnomo estis balásházi, lia nepo estis Margit Hunyady.

János Balásházy
Persona informo
Naskiĝo 6-an de marto 1797 (1797-03-06)
en Sátoraljaújhely
Morto 19-an de novembro 1857 (1857-11-19) (60-jaraĝa)
en Debrecen
Ŝtataneco Hungario
Memorigilo János Balásházy
Okupo
Okupo agronomo
vdr

János Balásházy [1] naskiĝis la 6-an de marto 1797 en Sátoraljaújhely. Li mortis la 19-an de novembro 1857 en Debrecen.

Biografio redakti

János Balásházy lernis en Sárospatak, Lőcse, Kassa, poste jam kiel juristo li lernis en 1816 en Georgikon. Post siaj studoj li hejmenvenis kaj li laboris en la familia bieno. Inter 1820 kaj 1824 li estis advokato en Pest (urbo), kie li edziĝis en 1821. Baldaŭe en Zemplén (historia departemento) li havis juĝistajn taskojn (ekzemple li estis nobela juĝisto). En 1833 li estis agronomo de grafa bieno de Ábrahám Vay, sed tiutempe li estis motoro de la hungara agrikultura-bredada evoluo. Spite tion li travivis bankroton, dum la Hungara revolucio de 1848 li jam plene retiriĝis de la politiko. Ekde 1855 li vivis ĉe sia nepo.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Gyűjtemény a juhtenyésztésről (Kolektaĵo pri la ŝafobredado), (1827, 1833, 1836)
  • Észrevételek a honi gazdaságbeli szorgalomnak akadályairól és orvoslási módjáról (1831, 1835, 1853)
  • A háztartás és mezei gazdaság tudománya (1838–39) - premiita verko
  • Politikai és statusgazdasági nézetek (1847)
  • A pinczegazdászatról és borkereskedésről (1856)

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti