Universitato Milton Friedman

Universitato Milton Friedman, (origine hungare Milton Friedman Egyetem; mallonge MILTON) estas nova universitato en Budapeŝto, en Békásmegyer, kie studas 3800 studentoj.

Universitato Milton Friedman
universitato
altlernejo (–2016)
privata universitato (2016–) Redakti la valoron en Wikidata
Informoj
fondodato 2001
speco privata
Situo
Geografia situo 47° 36′ 4″ N, 19° 3′ 50″ O (mapo)47.60112819.063865Koordinatoj: 47° 36′ 4″ N, 19° 3′ 50″ O (mapo)
lando Hungario
urbo Budapeŝto (Óbuda-Békásmegyer), Hungario
Estraro
Rektoro János Perényi
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
Universitato Milton Friedman (Budapeŝto)
Universitato Milton Friedman (Budapeŝto)
DEC
Map
Universitato Milton Friedman
vdr

Neoficiala historio

redakti

Sigismondo la 1-a (Sankta Romia Imperio) fondis la duan hungaran universitaton en Óbuda en 1395. Oni instruis en la klasikaj 4 fakultatoj teologion, kanonan juron, medicinon, artojn. Pro tumultoj ne okazis instruado inter 1403-1410, sed poste kun permeso de Bonifaco la 9-a la universitato refondiĝis. Dum dominado de turkoj (kaj ankaŭ poste) la universitato malaperis.

Oficiala historio

redakti

Tiu ĉi altlernejo estis fondita en 2000. Ĝi estis establita nur el hungara privata kapitalo. La studentoj povas akiri diplomojn laŭ bakalaŭro, MA kaj BSc, krome ili povas lerni lingvojn ĉefe anglan, francan, krome germanan, hispanan, italan, rusan. La kutimaj fakoj estas ekonomio, financo, sociologio. Nepre menciindas, ke ankaŭ plenkreskuloj povas lerni pedagogion, psikologion, sociologion, ekonomion. En 2016 la altlernejo estis deklarita universitato (Reĝo Sigismondo), en 2018 ĝi prenis la nomon Milton Friedman.

Rektoroj

redakti

La unua rektoro estis József Bayer (filozofo).

Elektitaj instruistoj

redakti

Elektitaj studentoj

redakti

Fontoj

redakti