Tamás Tarján
Tamás Tarján [tamAŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Tarján Tamás estis hungaria armena kritikisto, dramaturgo, redaktoro, altlerneja instruisto. Lia armena nomo estis Hovhannesian Arakhel, lia parenco estis Ambrus Bor.
Tamás Tarján | |
---|---|
Tamás Tarján | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de julio 1949 en Budapeŝto |
Morto | 24-an de septembro 2017 (68-jaraĝa) |
Tombo | Gödöllő |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | literaturhistoriisto • universitata instruisto • dramaturgo |
Tamás Tarján[1] naskiĝis la 24-an de julio 1949 en Budapeŝto, li mortis la 24-an de septembro 2017.
Biografio redakti
Tamás Tarján maturiĝis en sia naskiĝurbo, poste li akiris pedagogian-etnografian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1973. Post la diplomo li instruis en la universitata instituto, ankaŭ en Katolika Universitato Péter Pázmány kaj Universitato Milton Friedman. Li estis ankaŭ dramaturgo 2 jardekojn (precipe en Nacia Teatro (Budapeŝto) inter 1985-1991), ankaŭ redaktoro ĉe 5 revuoj. Li kandidatiĝis (CSc, Ph.D.) en 1991 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li vivis kune kun Éva Gerle, kiu naskis filon. Li ricevis stipendion en 1978, premiojn inter 1979-2009.
Elektitaj kontribuoj redakti
- A magyar líra napjainkban. 1965–1976 (1976)
- Százszorszínház (kritikoj, 1983)
- Egy tiszta tárgy találgatása (studoj, 1994)
- Irodalomtankönyv 12–13 éveseknek (lernolibro, 1999)
- Csendestárs (studoj, eseoj, kritikoj, 2003)
- A Nyugat égtájai – avagy: Vigasz az irodalomban? (eseoj, studoj, 2016)
Fontoj redakti
Referencoj redakti
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM72461 hungarlingva datenaro de muzeo