Békásmegyer
Békásmegyer estas granda loĝkvartalo en Óbuda (en Budapeŝto).
Békásmegyer | |||
---|---|---|---|
Administrado | |||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 36′ N, 19° 3′ O (mapo)47.619.05Koordinatoj: 47° 36′ N, 19° 3′ O (mapo) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
SituoRedakti
Békásmegyer situas norde en la ĉefurbo laŭ dekstra bordo de Danubo. Békásmegyer mem konsistas ĉefe el betona domaro, sed ankaŭ el restaĵo de la iama vilaĝo, fine el moderna kvartalo.
HistorioRedakti
Békásmegyer estis loĝloko jam dum la pratempoj. La loknomo aludas tion, ke la alvenintaj hungaroj loĝis tie ĉi. La unua mencio okazis en 1368. Dum la turka erao en 1580 menciiĝas 35 impostopagantoj.
En la malfrua 17-a jarcento la vilaĝo senhomiĝis. En la 1740-aj jaroj germanoj refondis la vilaĝon, kiun li nomis Krottendorf. La germana vilaĝo evoluis pro proksimeco de Óbuda, la germanoj ĉefe okupiĝis pri agrikulturo. En 1946 575 ŝvabaj familioj estis deportitaj al Germanio, poste alvenis deportitaj hungaroj el Ĉeĥoslovakio kaj Rumanio. Ili laboris en Budapeŝto. En 1950 Békásmegyer aliĝis al Budapeŝto. Oni konstruis grandan betonan kvartalon inter 1971 kaj 1983. En 2006 loĝis en la kvartalo 35-40 mil loĝantoj.
TrafikoRedakti
La interurba tramo estas la ĉefa trafikilo, krome aŭtobusoj trafikas, fine estas haveno kun ligoj de la ceteraj ĉefurbaj havenoj. Signifa vojo kuras laŭ Megyeri-ponto al la alia bordo, krome ĉefvojo kuras al Szentendre.