Funikularo de Budapeŝto

La Funikularo de Budapeŝto (hungare Sikló, kiu signifas glitanta aŭ kolubro, kiu nature glitas) estas speciala trafikilo (kablotramo, pli precize funikularo) en Budapeŝto. Ĝi funkcias el supro de Monto Vár al bordo de Danubo.

Funikularo de Budapeŝto

Historio redakti

Ödön Széchenyi ekvidis en Lyon similan veturilon, poste li iniciatis kreon de vapormaŝinan kablotramon en Buda. Ĝi estis konstruita inter 1868 kaj 1870. Dum la inaŭguro tiu funikularo estis la dua en Eŭropo kaj unusola en Hungara reĝlando, same la unusola publika trafikilo en Monto Vár. La pasaĝeroj estis precipe oficistoj, kiuj laboris en la proksimaj ministerioj. En 1873 estis 1,5 da pasaĝeroj. Nur en 1928 komencis trafiki ankaŭ aŭtobuso al tiu monto, sed tiutempe jam multe da turistoj uzis la funikularon, tial ties trafiko ne malpliiĝis. Dum sieĝo de Budapeŝto (1945) bombo detruis la funikularon, poste okazis longa trafikpaŭzo.

La dua periodo komenciĝis en 1986 jam per elektromotoroj. Ambaŭ vagonoj estas novaj, tamen ili imitas la malnovajn. Ili havas personajn nomojn: Margit kaj Gellért. Ekde 1987 la funikularo apartenas al monda heredaĵo de Budapeŝto. Nuntempe nur turistoj uzas tiu ĉi funikularon. La trafikilo funkcias per aparta bileto (en 2016 1200 HUF).

Du piedirantaj pontoj krucas la relojn, kiuj estas videblaj sur la fotoj.

Mallonga video pri la funikularo

Teknikaj parametroj redakti

  • Longo: 95 metroj
  • Alteco: 51 metroj
  • Gradiento: 31.75°
  • Vagonoj: 2
  • Kapacito: po 24 pasaĝeroj
  • Konfiguracio: Dutrako
  • Maksimuma rapideco: 1.5 metroj je sekundo
  • Trako: 1,435 mm (normala ŝpuro)
  • Vojaĝtempo: origine 3m/min, ekde 1988 nur la duono ambaŭdirekte pro peto de turistoj
  • Funkcia sistemo: ambaŭ vagonoj trafikas kune, unu supren, la alia malsupren
  • Haltejoj: nur 2 finstacioj

Fontoj redakti