Dentorela fervojo de Budapeŝto

La Dentorela fervojo de Budapeŝto (hungare Budapesti Fogaskerekű Vasút), oficiale nomita Tramlinio numero 60, estas dentorela fervojo iranta tra Budapeŝto, Hungario.

Dentorela fervojo de Budapeŝto

Fogaskerekű supreniranta

Fogaskerekű supreniranta
Superrigardo
Numero de linio 60
Paso de fervojo
Map
Teknikaj trajtoj
Longo 3.7 km
Ŝpuro 1435 mm (Normala ŝpuro)
Fervoja elektra sistemo 1.5 kV DC
Dentorela fervojo jes
Maksimuma rapideco 30 km/h (supren)
25 km/h (malsupren)
vdr

Historio redakti

Ekde 1868 ĉevala tramo regule veturis de Lánchíd al Zugliget ekfunkciigita de la Publika Fervoja Societo de Buda (hungare Budai Közúti Vaspálya Társaság). Niklaus Riggenbach (la dezajnisto de la unua eŭropa dentrada fervoj-linio de Vitznau-Rig malfermita en 1871) kun unu el siaj kolegoj kiel reprezentantoj de la Internationale Gesellschaft für Bergbahnen submetis peton por la konstruo de la dentorela fervoj-linio kondukanta al Svábhegy (Monto Ŝvabo). La konstru-permeso estis donita la 3-an de julio 1873, kaj konstruado de la linio tuj komenciĝis, tiel ebligante la ekenservigon la sekvan jaron. La unua enkonduka veturilo veturis je la 4-a posttagmeze la 24-an de junio 1874, kaj regula trafiko komenciĝis la sekvan tagon. La tuta linio estis konstruita laŭ sistemo riggenbach. La norm-ŝpura unu-traka fervojo estis 2 883 m longa kaj supreniris kun diferenco en alteco de 264 m. La finstacia punkto estis konstruita en la nuna Városmajor.

Sukcesa funkciado de la dentorela fervojo starigis la demandon pri plilongigo de la linio. La plano plenumiĝis en 1890, kiam trafiko komencis iri al Monto Széchenyi plilongigante la linion ĝis 3 700 m. La urba transport-kompanio BSzKRt transprenis la fervojon en 1926.[1] De la 2-a de julio 1929, la novaj veturiloj funkciantaj per elektra kurento veturis ĉiujn 15 minutojn. 1973 vidis kompletan rekonstruon, dum kiu la tuta trako estis renovigita per la sistemo Strub, kaj novaj veturiloj estis enkondukitaj. La pli malnovaj trajnoj laste veturis la 15-an de marto 1973 kaj trafiko uzanta la novajn veturilojn komenciĝis la saman jaron, la 20-an de aŭgusto 1973.

Horoj de malfermo estas 05:00-23:00 ĉiutage. La fervojo formas parton de la sistemo de Publika trafiko de Budapeŝto ebligante la uzon de ordinaraj biletoj kaj kartoj.[2]

Estontaj plilongigoj redakti

La Urba kaj Antaŭurba Transport-Asocio (hungare Városi és Elővárosi Közlekedési Egyesület) alvokas por ke la linio estu plilongigata en ambaŭ direktoj (Normafa kaj Széll Kálmán tér).

Bildgalerio redakti

Referencoj redakti

  1. http://hampage.hu/trams/fogas/e_index.html
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-04-02. Alirita 2017-03-30.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Budapest Cog-wheel Railway en la angla Vikipedio.

Koordinatoj: 47° 30′ 44″ N 19° 01′ 08″ O / 47.51222 °N, 19.01889 °O / 47.51222; 19.01889 (mapo)