Malfermi la ĉefan menuon
Széchenyi-Ĉenponto nokte

La Ĉenponto aŭ en kompleta hodiaŭa nomo Ĉenponto SZÉCHENYI [seĉenji] estis la unua konstanta ponto de Budapeŝto super Danubo. Ĝia nomo venas el tio, ke ĝia vojstrukturo estas alligita al kunligitaj, pendigitaj, ankritaj ĉenoj.

Aerfoto pri la Széchenyi-Ĉenponto

DatenojRedakti

Ĝi longas 380 m, la meza aperturo estas 202,6 m. La pezo de la originala fersistemo estis 2139 tunoj kaj ĝi grandiĝis post la unua trakonstruo (1913–15) al 5194 tunoj.

HistorioRedakti

Ĝian konstruon ordonis la hungara leĝo XXXV (35) el 1836. Tre gravis por la afero la Budapeŝta Ponto-societo, fondita en 1832 de István Széchenyi.

La leĝo skribis, ke sur la onta Ĉenponto ĉiu – sendepende de sia rango – devas pago pontomonon. Tio estis la unua fendo je muro de la nobela senimposteco.

Oni komencis la konstrulaborojn en 1839 laŭ planoj de la brita inĝeniero William Tierney Clark. La konstruadon efektivigis Adam Clark, la plejparton de mono pruntis riĉaj bankistoj kiel György SINA, ROTSCHILD Salamon kaj WODIANER Sámuel. Oni metis la bazŝtonon dum festa ceremonio la 24-an de aŭgusto 1842.

 
Linĉado de Franz Lamberg

Kiam oni volis alfiksi la lastan portan ĉenon – la 18-an de julio 1848 –, tiam ĝi pro teknikaj kialoj defalis kaj tio prokrastis la konstruadon. Sur la ponto okazis linĉado de Franz Lamberg. Dum la hungara liberecbatalo oni igis ĝin uzebla por la hungara armeo per almeto de lignotabuloj sur la fera konstru-strukturo. Kiam la aŭstroj reokupis Buda-on – la 21-an de majo 1849 –, ili sensukcese provis ĝin eksplodigi.

 
Situo de la ponto

Oni transdonis la Ĉenponton al publika trafiko la 20-an de novembro 1849. Ĝin aĉetis la ŝtato en 1870. Ĝi estis parte trakonstruita inter 1913 kaj 1915, kiam oni ŝanĝis la lignopartojn de la pezoprena konstruo al ŝtalaj.

Oni nuligis en 1918 la pontomonon.

Fine de la dua mondmilito la retiriĝantaj germanaj trupoj eksplodigis la ponton nokte de la 17-a de januaro 1945. La rekonstruo komenciĝis en 1948, laŭ planoj de Pál Sávoly [ŝa:voj], kaj la pordojn de la pilieroj oni larĝigis por la aŭtobusoj. La trafiko ekis denove la 21-an de novembro 1949. Post tiam granda renovigo okazis en 1973 kaj en 2006.

Ĉe la orienta pontofino en Pest situas placo Széchenyi. Tie estas la konstruaĵo de la Hungara Scienca Akademio kun skulptaĵo pri Széchenyi. Ĉe la alia pontofino troviĝas monumento "0 km", ĉar tiu monumento estas startopunkto de la hungaraj landovojoj.

 
Unu el la leonoj

Leona anekdotoRedakti

Ĉe la Buda-flanko situas 2 ornamskulptaĵoj pri po unu leonoj fare de János Marschalkó.

 
  Laŭ la legendo ŝuisto pri metilernanto malkovris dum la inaŭguro de la ponto, ke la leonoj ne havas langojn. La kompatinda Marschalkó pro la honto ĵetis sin al la Danubo, tiel li estis la unua sinmortinto de la ponto. (Estas fakto, ke la artisto vivis plu longe.) La legendo disvastiĝis, eĉ nun la historio estas traktata al turistoj. La historio estis ĉiutaga mokado al la skulptisto. Li longe tolerlis ĝin, fine li vetis grandan sumon, ke en tiu pozo lango de la leono ne estas videbla. Li iris kun la vetanto al cirko, kie kuŝis leonoj. Marschalkó venkis la veton, tamen la legenda ne forgesiĝis, eĉ hodiaŭ vivas. La monon li donacis al bonfaroj.  

Eksteraj ligilojRedakti