Franz Lamberg

aŭstra soldato

Grafo Franz LAMBERGLAMBERG Ferenc Fülöp (la 30-an de novembro 1791, Mór (urbo)28-an de septembro 1848, Budao (urbo)) estis plenpotenca reĝa komisiito kaj armea komandanto en Hungario, oficiro, grandbienulo. Li ekservis en la armeo en 1810, iĝas en 1823 majoro, en 1827 subkolonelo, en 1829 kolonelo, en 1834 generalmajoro, en 1842 general-leŭtenanto. Li partroprenis en la hungara parlamento en 1847.

Franz Lamberg
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1791 (1791-11-30)
en Mór
Morto 28-an de septembro 1848 (1848-09-28) (56-jaraĝa)
en Buda
Ŝtataneco HungarioAŭstra imperio
Familio
Patro Philipp Joseph, Graf von Lamberg
Patrino Maria Barbara, Baronesse Luzénszky de Reglicze et Luzsna
Edz(in)o Karoline von Hoyos
Infanoj Philipp Karl von Lamberg • Theresia von Lamberg • Heinrich von Lamberg • Franz Emerich von Lamberg • Marie von Lamberg
Okupo
Okupo aŭtorooficiro
vdr
Linĉado de Lamberg

Li verkis germane kaj hungare, verkis artikolojn por Hírnök kaj historiajn-politikajn foliojn.

La imperiestro de Aŭstrio nomumis lin (5-an de septembro 1848) al imperiestra komisiito kaj ĉefkomandanto de Hungario. Li volis dissolvi la hungaran parlamenton, tiel alvenis en Peŝton la 28-an de septembro. La revolucia popolamaso rekonis kaj linĉis lin sur la tiama Danuba ponto Széchenyi-Ĉenponto.

Tiu okazintaĵo estas grava en la historio, ĉar evidentiĝis, ke anstataŭ kompromisoj milito okazos. Post la okazintaĵo Sándor Petőfi verkis krudan poemon.

Lia verko estas Ungarns politische Zukunft (sennome eldonita en Pozono, 1842).