Preĝejo Katarina de Aleksandrio (Budapeŝto)

(Alidirektita el Kirko Katarina de Aleksandrio (Budapeŝto))

Kirko Katarina de Aleksandrio estas romkatolika historia monumento en Hungario, en Budapeŝto, en Vár (distrikto), en kvartalo Tabán.

Kirko Katarina de Aleksandrio
paroĥopreĝejo • katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Budapeŝto, Vár (distrikto)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest
diocezo Esztergom-Budapeŝto
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En la mezepoko supozeble estis tie jam kirko, ĉar arkeologoj trovis restaĵon de timpano. Estas fakto, ke en tiu ĉi loko dum dominado de turkoj moskeo funkciis. La katolikoj reokupis ĝin en 1686 kaj ili trakonstruis ĝin kapelo. La paroĥo ekfunkciis en 1702. Inter 1728-1736 oni alkonstruis navon, en 1738 la orgeno ekfunkciis, en 1749 kriptoj, en la sekva jaro turo estis konstruita. En 1765 lasta parto de la moskeo estis malkonstruita kaj oni konstruis novan sanktejon. Signifaj damaĝoj okazis dum incendio en la 1810-aj jaroj, poste dum la Hungara revolucio de 1848. Renoviĝo okazis en 1881, poste pro la 2-a mondmilito en la malfruaj 1940-aj jaroj.

Konstruaĵo redakti

La kirko situas laŭ la trotuaro en proksimeco de Erzsébet-ponto. La fasado estas malsimetria, maldekstre altiĝas la turo. Antaŭ la turo estas videbla ŝtonkruco ekde 1806. En la fasado oni konstruis 3 niĉojn. En la meza niĉo Sankta Katarina de Aleksandrio, en la aliaj du Karolo Borromeo kaj Sankta Gerardo estas videblaj. La absido estas duonronda. László Kimnach pentris la freskojn. Ene estis entombigita Dénes Perczel.

Fontoj redakti

Bildoj pri Preĝejo Katarina de Aleksandrio (Budapeŝto)
 
Ĉefenirejo kun la kruco
 
La duonronda absido
 
Navo
 
Karolo Borromeo en niĉo
 
Sankta Gerardo en niĉo
 
Sankta Katarina en niĉo
 
Altaro pri Sankta Anna
 
Altaro pri Sankta Familio
 
Ĉefaltaro
 
Altaro pri Sankta Antonio el Padovo
 
Altaro pri Sankta Jozefo
 
La navo interne