Dénes Perczel [dEneŝ percel], laŭ hungarlingve kutima nomordo Perczel Dénes estis hungara arkitekto, arkitekto pri internaj spacoj. Lia nobela antaŭnomo estis bonyhádi [bonjhAdi], lia filo estis András Perczel.

Dénes Perczel
Persona informo
Naskiĝo 17-an de februaro 1929 (1929-02-17)
en Budapeŝto
Morto 17-an de novembro 2013 (2013-11-17) (84-jaraĝa)
Tombo preĝejo Katarina de Aleksandrio
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infano András Perczel
Okupo
Okupo arkitekto
vdr

Dénes Perczel[1][2] naskiĝis la 17-an de februaro 1929 en Debrecen, li mortis la 17-an de novembro 2013 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Dénes Perczel maturiĝis en piarista gimnazio en sia naskiĝurbo en 1947, poste li akiris arkitekturan diplomon en Teknikuniversitato de Budapeŝto. En 1952 li revenis al Debrecen kaj eklaboris kiel arkitekto. Post jaroj li finstudis majstrolernejon en Budapeŝto, poste ekde 1959 li laboris en ŝtata arkitektura entrepreno en la sama urbo. Kelkfoje li faris planojn en Orienta Germanio, inter 1969 kaj 1973 li laboris en Alĝerio. Hejmenveninta plej ofte lia laboro ligiĝis al sakralaj konstruaĵoj, eĉ lia ateliero funkciis inter 1978-1992 en piarista paroĥo. Kelkfoje li kreis ankaŭ reliefojn, grafikaĵojn, akvarelojn. Li estis entombigita en Preĝejo Katarina de Aleksandrio (Budapeŝto).

Liaj profanaj konstruaĵoj (elekto) redakti

  • loĝdomego en Budapeŝto (kunarkitekto, 1957-1959)
  • 6 domoj de la Teknikuniversitato
  • hotelo en Neubrandenburg
  • kolegio de la Teknikuniversitato (1966)
  • ina kolegio en Debrecen (1983–1985)
  • renovigo de kolegio en Vác (1993)

Liaj sakralaj konstruaĵoj (elekto) redakti

Liaj sakralaj internaj spacoj (elekto) redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti