Palaco New York
La Palaco New York apartenas al la plej konataj palacoj en Budapeŝto. Ĝi estas ankaŭ historia monumento.
Palaco New York | ||
---|---|---|
historia monumento | ||
Lando | Hungario | |
Situo | Budapeŝto | |
- koordinatoj | 47° 29′ 54″ N, 19° 4′ 14″ O (mapo)47.49833333333319.070555555556Koordinatoj: 47° 29′ 54″ N, 19° 4′ 14″ O (mapo) | |
Poŝtkodo | 1073 [+] | |
![]() |
||
Palaco New York | ||
![]() |
||
HistorioRedakti
Asekura kompanio konstruis tiu ĉi eklektikan palacon en 1894 laŭ planoj de Alajos Hauszmann, Kálmán Giergl kaj Flóris Korb. Sur la teretaĝo samtempe ekfunkciis kafejo same nomata New York, kiu estis pli fama, ol la palaco mem. Dum la socialismo eldonejo funkciis en la etaĝoj. En 2001 italaj financistoj aĉetis la palacon kaj en 2006 post renoviĝo luksa hotelo ekfunkciis.
KonstruaĵoRedakti
La konstruaĵo situas en stratangulo kaj ĝi kontaktiĝas al la ceteraj domegoj. La fasado etendiĝas laŭ la (granda) bulvardo, post kelkaj domoj jam komenciĝas Placo Blaha Lujza, kiu estas koro de Budapeŝto. La palaco havas internan korton. En la 2000-aj jaroj oni kovris ĝin per vitra tegmento kaj atrio kreiĝis.
KafejoRedakti
La kafejo havas galerion sur la unua etaĝo. Komence estis ankaŭ aprtaj ĉambroj por virinoj kaj bilardo. Post tagoj la kafejo iĝis la plej populara renkontejo por riĉuloj. Ekde 1900 ĉefe verkistoj kaj aliaj artistoj vizitis la kafejon, ĉar la kelnero portis ne nur kafon, sed ankaŭ inkon kun papero. Ekzemple apartenis al la kafeja rondo Sándor Bródy, Endre Nagy (verkisto), Ernő Osvát, Jenő Heltai, Ferenc Herczeg, Ignotus, Endre Ady, Ferenc Molnár, Gyula Krúdy, Zsigmond Móricz, Dezső Kosztolányi, Frigyes Karinthy, Pál Szinyei Merse, Alexander Korda, Michael Curtiz, Pongrác Kacsóh, Jenő Huszka, Ede Újházi.
En 2011 kaj 2013 la kafejo ricevis la titolon "Plej bela kafejo de la mondo".
FontojRedakti
- oficiala paĝo Arkivigite je 2009-01-18 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare[rompita ligilo]