Türkisch für Anfänger

germana kineja filmo

Türkisch für Anfänger (en Esperanto: "La turka por komencantoj") estas kineja filmo, produktita germanlingve en Germanio en 2012, surbaze de samnoma televida serio de la kanalo ARD. La reĝisoro de la televida serio, Bora Dağtekin, verkis la scenaron de la kineja filmo kaj reĝisoris ĝin, per ĝi komplete novrakontante la rakonton de la televida serio. La filmo temigas la konatiĝon de du tre malsamaj germaniaj familioj, Schneider kaj Öztürk, ambaŭ vivantaj en Berlino, kiuj renkontiĝas post aviadila paneo kadre de ferio en Tajlando, kaj pro la kondiĉoj estas devigitaj plikonatiĝi.

la turka por komencantoj
filmo
Originala titolo Türkisch für Anfänger
Produktadlando  Germanio,  Tajlando
Originala lingvo germana
Kina aperdato 2012
Daŭro 105 minutoj
Ĝenro komedia filmo, culture clash comedy
Kameraado Benjamin Dernbecher, Torsten Breuer
Reĝisoro(j) Bora Dağtekin
Produktisto(j) Christian Becker, Lena Schömann
Scenaro Bora Dağtekin
Muziko de Heiko Maile
Rolantoj Josefine Preuß • Elyas M’Barek • Anna Stieblich • Pegah Ferydoni • Sonja Gerhardt • Katja Riemann • Günther Kaufmann • Annette Strasser • Arnel Taci • Eugen Bauder • Adnan Maral • Katharina Kaali • Nick Romeo Reimann • Frederick Lau • Marc Benjamin Puch • Laura Osswald
IMDb
vdr

La filmo premieris la 6-an de marto 2012 en Munkeno, kaj publike ekprezentiĝis en kinejoj la 15-an de marto 2012.

Enhavo redakti

Familio Schneider konsistas el patrino kaj 18-jara filino: La patrino aranĝis sian vivon laŭ la ideoj de la studenta movado de 1968, en tre alternativa vivstilo, kontraŭo de ajnaj pedagogiaj reguloj kaj en nekonvenciemo, kiu al aliaj homoj ŝajnas forte troigita kaj ofte ĝena. La filino pro sennerviĝo pri la panjo iĝis tre kontraŭa: ŝi provas ĉion kontroli kaj forte kontraŭas ĉiun emociecon. Post sukcesa atingo de abituro, do la gimnazia finekzameno, la patrino donacis al ambaŭ feriadon en Tajlando. Dum Doris revas pri kunaj diskotekaj noktoj, en amikina duopo inter patrino kaj filino, Lena volas en la ferio legi romanojn kaj teni laŭeble grandan distancon de la patrino. Samteme ankaŭ familio Öztürk, turkdevena familio de patro, filo kaj filino, en dua generacio vivanta en Germanio, planas ferion en Tajlando. Jam survoje al la flughaveno la du familioj renkontiĝas en du aŭtoj ĉe ruĝa trafiklumo, kaj ankaŭ en la aviadilo la sidlokoj estas najbaraj.

Post kelkaj horoj la aviadilo pri avario devas surakviĝi meze de la Hinda Oceano. Preskaŭ ĉiuj pasaĝeroj senprobleme saviĝas el la savboatoj kaj estas loĝigataj en hotelo. Nur grupeto de kvar 18-jaruloj, la germanino Lena, la turkdevenaj gefratoj Cem - orienteca Don-Jŭano - kaj Yağmur - strikta islamanino, kaj Costa, balbutanta grekdevena junulo, amiko de Cem, pasigas la nokton en boato ne trovita de la savkomando, kaj la sekvan matenon ili albordiĝas sur senhoma insulo. Ili trovas kabanon, kie do antaŭe loĝis homoj kaj lasis radiofonian komunikilon, per kiu la gejunuloj povas komuniki kaj informi, ke ili estas sur nekonata insulo, sed devas atendi ke oni trovu ilin. Dumtempe, la pliaĝuloj Doris kaj Metin ekflirtas kaj fine amoras. Sur la insulo, ankaŭ Lena kaj Cem, kaj Yağmur kaj Costa, emocie pliproksimiĝas, ekflirtas, sed la amindumon tre ĝenas la malsamegaj vivkonceptoj kaj valoroj.

Ankaŭ Lena kaj Cem pasigas kunan nokton, kaj kiam poste Cem fanfaronas al sia amiko Costa, ke li sukcesis konkeri la virgulinon kaj amori kun la dormantino, Lena interne furiozas. Post kiam la junuloj estas trovataj kaj transportataj al la hotelo, ŝi venĝe sukcesas panikigi la tri turkojn, kiuj timas pri sia vivo kaj forfuĝas. Doris tre tristas, kaj pro kameraa registraĵo Lena ekscias, ke Cem neniel "konkeris" ŝin, sed nur rigardis ŝin dormanta. Sekve ŝi konfesas al la patrino pri sia intrigo, la du sukcesas retrovi la turkan familion, kaj Lena konfesas al Metin, ke ŝi panikigis la familion. Fine Doris kaj Metin denove estas paro, kaj Lena kaj Cem ankaŭ.

La antaŭe produktita televida serio estas laŭ enhavo la daŭrigo de la filma rakonto: La du familioj pro la pareco de Doris kaj Metin iĝis unu, du-kultura familio, kaj Cem kaj Lena, kiuj el socia vidpunkto nun estas "gefratoj", ne plu estas ama paro. Tamen la konfliktoj kaj miskomprenoj inter la kvin daŭre plej malsamaj familianoj daŭriĝas.

Rolantoj redakti

  • Josefine Preuß: en la rolo de Lena Schneider
  • Elyas M’Barek: Cem Öztürk
  • Anna Stieblich: Doris Schneider, patrino de Lena
  • Adnan Maral: Metin Öztürk, patro de Cem
  • Pegah Ferydoni: Yağmur Öztürk, fratino de Cem
  • Arnel Taci: Costa Papavassilou, amiko de Cem
  • Katharina Kaali: Diana Schneider
  • Nick Romeo Reimann: Nils Schneider
  • Frederick Lau: Frieder
  • Sonja Gerhardt: Cleo
  • Katja Riemann: Uschi
  • Günther Kaufmann: Tongo
  • Pierre Koumou-Okandze: Bongo
  • Eugen Bauder: Ivan

Sukceso redakti

Türkisch für Anfänger premieris la 6-an de marto 2012 en Munkeno. La 11-an de marto la reĝisoro kaj la ĉefaktoroj komencis kinejan turneon tra Germanio, por en diversaj urboj antaŭprezenti kaj plikonatigi la filmon. En tuta Germanlingvio la filmo oficiale publika ekprezentiĝis la 15-an de marto. Laŭ gazetaraj informoj la filmo jam tiun unuan tagon estis spaktata vare de 90 000 homoj.[1] Post la fino de la sekva semajnfino la filmon vidis pli ol 370 000 spektantoj en 492 kinejoj.[2] La filmo sume komerce iĝis la plej sukcesa germanlingva filmo de la jaro 2012. Ĝis la fino de la jaro en kinejoj vidis ĝin 2 387 204 spektantoj.[3] La 16-an de aŭgusto ĝi ekvendiĝis ankaŭ sur lumdiskegoj kaj en retaj filmspektejoj. Post plia jaro, la 26-an de aŭgusto 2013, la filmo prezentiĝis en la nekomerca televida kanalo ARD: tie ĝin en Germanio vidis 4,94 milionoj da spektantoj, 16 procentaĵoj de tiuj, kiuj tiuvespere entute spektis televidon.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. [http://www.presseportal.de/pm/12946/2217520/tuerkisch-fuer-anfaenger-neue-nummer-1-in-den-deutschen-kinocharts germanlingva artikolo "Türkisch für Anfänger" nova plej sukcesa ĉi-jara filmo en Germanio", en la retejo resseportal.de, vidata la 25-an de novembro 2012.
  2. http://www.mediabiz.de/film/news/deutsche-kinocharts-die-neue-nummer-1/317095 Arkivigite je 2013-11-12 per la retarkivo Wayback Machine germanlingva artikolo en la retejo mediabiz.de, vidata la 25-an de novembro 2012.
  3. [https://web.archive.org/web/20130513012948/http://www.wulfmansworld.com/Kinocharts/Kinocharts_2012 Arkivigite je 2013-05-13 per la retarkivo Wayback Machine informo en la retejo wolfmansworld.com