La kardasianoj estas fikcia ekster-tera vivoformo el la scienc-fikcia universo de la filmaro Star Trek. Ili devenas de same fikcia planedo Kardasio (plennome "Kardasio Prima" aŭ eble "Kardasio Unua", angle Cardassia Prime), kaj estas regataj de la Kardasia Unio. La kardasiano laŭ la imago donata en la filmaro havu grizecan haŭtokoloron, nigrajn harojn kaj - kontraste al homoj - diversajn ostajn elstaraĵojn en la vizaĝo kaj vertebrajn ostojn dekstre kaj maldekstre ĉe la kolo. Laŭ la filmaro, la kardasianoj preferas altajn temperaturojn kaj malfortan lumon, simile al la por ili kutima klimato de sia hejma planedo.

Kardasianoj
Species of Star Trek: Deep Space Nine • Species of Star Trek: The next Generation • Star Trek species
Verko Vectors
Old Wounds
Bajor: Fragments and Omens
Cardassia: The Lotus Flower
The Dominion: Olympus Descending
Enemy of My Enemy
The Soul Key
Articles of the Federation
A Singular Destiny
Fearful Symmetry
Ferenginar: Satisfaction is Not Guaranteed
Homecoming
Infection
Warpath
Q&A
Red Sector
Storming Heaven
Synthesis
Trill: Unjoined
Unworthy
Call to Arms
Twilight
Observer Effect
The Way of the Warrior
The Siege
Sacrifice of Angels
The Autobiography of Jean-Luc Picard
Star Trek: Deep Space Nine Technical Manual
That Hope Is You, Part 1
Scavengers
Reflections
Those Old Scientists
Informoj
vdr
emblemo de la Kardasia Unio

Origine la kardasiano estis pacema kaj spiritisma popolo, kiu kolektis artaĵojn en la tuta Alfa Kvadranto de la galaksio. Tamen sur ilia hejma planedo ekestis manko de krudmaterialoj. Inter la planedaj loĝantoj disvastiĝis malsato kaj mizero, kaj milionoj da kardasianoj mortis pro malsatokrizoj kaj malsanoj. Por fini tiun evoluon, la planeda armeo transprenis la potencon kaj enkondukis striktan armean diktaturon. Cele al protekto kaj konservo de la propra popolo, la nova diktaruto deklaris la politikan celon preni, se necese ŝteli, krudmaterialojn de aliaj planedo. Por financado de tiuj interplanede rabaj entreprenoj la armeanoj konfiskis la eksan kulturan heredaĵon de la planedo kaj preskaŭ neniigis ĝin. La propraj interesoj de simpla pretervivo de la popolanoj, ne de sia kulturo aŭ heredaĵo, kaj la planeda sekureco deklariĝis solaj prioritataj celoj. Ekde la armea puĉo la popolo havas strikte militisman socian ordon. La forta kontrolo fare de la planeda sekreta servo "obsidiana ordeno" koresponde impresis kaj formis la socian ordon.

Kardasianoj al teranoj kaj al fikciaj homecaj vivoformoj de aliaj planedoj impresas kvazaŭ tre militemaj kaj potencavidaj. Pro la politiko nur konsideranta la proprajn popolajn interesojn, la kardasianoj krome ŝajnas forte patriotismaj kaj ekstremismaj. Etikaj kaj moralaj aspektoj en la kardasiana socio pli kaj pli perdis signifon. La kontaktojn de la kardasianoj kun aliaj planedoj kaj aliplanedanoj tial karakterizas cele orientita, taktika kaj strategia procedo. La atingo de celoj je la plej efiktiva kaj plej mallonga vojo, sen konsidero de eblaj pliaj efikoj de tiu procedo, estas tipa por la kardasianaj armeanoj. Tiusence la kardasiana ordo forte diferencas ekzemple de la fikcia Unuiĝinta Federacio de Planedoj (en kiu membras la Tero), kiu estas reguligata per etikaj direktivoj, kaj ankaŭ de la klingonoj, kiuj fokusigas honoron kaj familiajn tradiciojn.

La kardasiana militistaro celas koloniigi aliajn planedojn kaj alstrebas koloniisman dominecon en laŭeble granda parto de la kosmo. Konsekvence ĝi atakas najbarajn planedojn kaj provas konkeri ilin, por rabi de tie krudmaterialojn por la propra hejma planedo, kiam ajn la konkeroprovo havas realisman ŝancon je sukcesiĝo. Pro multaj interstelaj militoj kaj konkeroj la planedanoj plifortigis siajn armee taktikajn kapablojn kaj apartenas al la teknologie plej fortaj kaj plej progresintaj potencoj en la Alfa Kvadranto de la galaksio.

la kardasia gvidanto Gul Dukat

Inter la kardasianoj kaj la Unuiĝinta Federacio de Planedoj dum longa tempo regis milito. Nur dum la jaro 2367 interkonsentiĝis armistico. Sendependede tio la kardasianoj en la jaro 2328 konkeris la - de pacema kaj religiema vivoformo loĝatan - planedon Bajoro por preskaŭ 41 jaroj (2328–2369). Dum tiu tempo ili sklavigis kaj persekutis la bajoranojn kaj mortigis sume pli ol dek milionoj da ili. La krudmaterialoj de Bajoro tiutempe preskaŭ komplete estis rabitaj. La federacio konsentis helpi en la rekonstruo de la planedaj ekonomio kaj kulturo.

En la serio Star Trek: Deep Space Nine okazas nova milito inter la federacio kaj la kardasianoj, kiam la kardasia militistaro alianciĝas kun la same imperiisma dominaĵo el la Gama Kvadranto, por kontroligi la tutan Alfan Kvadranton. La plej granda alianco en la el la Star Trek-filmaro konata historio, el romulanoj, klingonoj kaj la federacio, en tre perdoriĉaj bataloj fine disbatas la konkerecan aliancon el dominaĵo, la kardasianoj kaj la vivoformo Breen, kiu nur mallonge antaŭ la fino de la milito aniĝis en la konkereca alianco. La dominaĵo venkite retiriĝas en la Gama-Kvadranton, kaj la kardasianoj retrovas sin en mizero.

La Kardasia Unio unuafoje prezentiĝas en la filma epizodo "La vundito[j]" de la serio "Star Trek: La sekva jarcento". La aktoro Marc Alaimo en tiu epizodo rolas la gvidan kardasianon Gul Macet kaj pli poste en la serio Star Trek: Deep Space Nine ankaŭ rolas la rolas la gvidan kardasianon Gul Dukat.

Eksteraj ligiloj redakti