Star Trek: The Motion Picture

filmo de scienca fikcio

Star Trek: The Motion Picture [Stelvojaĝo: La filmo] estas usona filmo de scienca fikcio reĝisorita de Robert Wise kaj bazita en la televidserio Stela Vojaĝo: La Origina Serio (Star Trek: The Original Series) kreita de Gene Roddenberry, kiu ankaŭ estis ĝia produktanto. Ĝi estas la unua el la serio de filmoj de Star Trek]. La rakonto okazas en la dudek-tria jarcento, kiam mistera kaj grandepotenca fremda nubo konata kiel V'Ger alproksimiĝas al la Teron, detruante ĉion en ĝia vojo. La admiralo James T. Kirk (William Shatner) reprenas komandon de la kosmotŝipo USS Enterprise (NCC-1701) por gvidi ĝin je misio por savi la planedon.

Star Trek: The Motion Picture
filmo • Star Trek film
Originala titolo Star Trek: The Motion Picture
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 7 dec. 1979
Ĝenro sciencfikcia filmo, aventura filmo
Kameraado Richard H. Kline
Reĝisoro(j) Robert Wise
Produktisto(j) Gene Roddenberry
Scenaro Harold Livingston • Alan Dean Foster • Gene Roddenberry
Filmita en Paramount Stage 9 • Paramount Stage 8 • Paramount Stage 17 • Paramount Stage 15 • Paramount Stage 6 • Paramount Stage 10 • Paramount Stage 12
Loko de rakonto Tero • Epsilon IX Relay Station
Muziko de Jerry Goldsmith
Rolantoj DeForest Kelley • James Doohan • Nichelle Nichols • George Takei • Persis Khambatta • Stephen Collins • William Shatner • Leonard Nimoy • Majel Barrett • Grace Lee Whitney • Mark Lenard • Roger Aaron Brown • Walter Koenig • Franklyn Seales • Marcy Lafferty • Majel Barrett • Bjo Trimble • Denise Okuda • Susan Sackett
Produktinta firmao Paramount Pictures
IMDb
vdr

Montrita en Nordameriko la 7-an de decembro 1979, "Star Trek: The Motion Picture" kostis 46 milionoj da usonaj dolaroj, kaj ĝi gajnis 139 milionojn da dolaroj tutmonde.

Intrigo redakti

En 2271, stelfloto kontrolante kosmostacion "Epsilon Nine" detektas eksterteran forton kaŝitan en masiva nubo de energio, movante tra la kosmo al la Tero. La nubo facile detruas tri el la novaj klingonaj militaj kosmoŝipoj de la ĵuskreita K't'inga klaso kaj viglan stacion sur sia vojo. Sur la Tero, la kosmoŝipo USS Enterprise (NCC-1701) ricevis gravan modernigon; lia iama estro, James T. Kirk, estis promociita al admiralo kaj laboras en San Francisco kiel estro de operacioj de stelfloto. Oni sendas "Enterprise'on" por enketi la nubon ĉar ĝi estas la nura en ĝia areo.

Ĵaluze kaj arogante Kirk prenis la komandon de la kosmoŝipo el Kapitano Willard Decker (Stephen Collins), kiu estis la onta komandanto de Enterprise. Elprovado de la novaj sistemoj de Enterprise estas malbone; du oficiroj, inkluzive de la scienca oficisto el Vulkano Sonak, mortis per misfunkcia transportilo. Ĉar Kirk ne bone konas la novajn sistemojn de la kosmoŝipo pliigas la streĉiĝon inter li kaj Decker. Spock (Leonard Nimoy) alvenas kiel anstataŭa scienca oficiro, klarigante, ke dum la tempo de rito por purigi ĉiun emocion, li sentis konsciencon, ke li kredis esti en la nubo kaj ne povis kompletigi la ceremonion pro sia homa duono sentis emocia ligo al ĝi.

Oni sekvas la energion kaj estis atakata de fremda kosmoŝipo. Sondilo aperas sur la ponto, atakas Spockon kaj forkaptas la pilotinon Ilian (Persis Khambatta). Ŝi estas anstataŭigita per robota kopio, alia sondilo sendita de "V'Ger" por studi la homon en la kosmoŝipo. Decker estis deprimata pro la perdo de Ilia, kun kiu li havis romantikan aferon. Li ĉagreniĝas pro tio, ke li provas ĉerpi informojn de la dupligigo, kiu havas memorojn kaj sentojn de Ilia enterigitaj ene. Spock provas per telepation komunikiĝi kun la fremda inteligenta esto. Per tio, li ekscias, ke la kosmoŝipo estas V'Ger mem, vivanta maŝino.

V'Ger malkaŝas esti Voyager 6, spaca sondilo de la 20-a jarcento, kiu oni kredis perdita en nigran truon. La damaĝita sondilo estis trovita de fremda raso de vivantaj maŝinoj, kiu interpretis sian programadon kiel instrukciojn por lerni ĉion, kio povas esti lernita kaj redoni tiun informon al sia kreinto. La eksterteraj maŝinoj ĝisdatigis la sondilon por ke ĝi plenumos sian mision, kaj dum sia vojaĝo la sondilo kolektis tiom da scio, ke ĝi ekkonsciĝis. Spock rimarkas, ke V'Ger ne havas kapablon doni al si alian celon krom sia origina misio; lerninte ke kiam ĝi revenos hejme, ĝi trovos sian ekziston sen senso. Antaŭ sendi ĉiujn informojn, V'Ger insistas, ke la Kreinto venos persone por fini la sekvencon. Decker proponas sin al V'Ger; li kunfandiĝas kun la sondilo Ilia kaj V'Ger, kreante novan formon de vivo, kiu malaperas en alian dimension. Kun la tero savita, Kirk direktas Enterprise'n al kosmo por estontaj misioj.