Saluton, Mondo!

simpla komputila programo, kiu eligas simplan tekston kiel “Saluton, Mondo!”

Saluton, Mondo! (angle Hello, world!) estas simpla komputila programo kiu montras la frazon "Saluton, Mondo!" sur ekrano. Oni tradicie komencas lernolibrojn aŭ lernilojn per la ekzemplo "Saluton, Mondo!" por demonstri la bazan sintakson de programlingvo kaj instrui pri uzo de rilataj programoj (ekzemple kompililoprogramada ĉirkaŭaĵo).

Saluton, mondo en Perl

Ekzemplo redakti

En sia fama lernolibro The C Programming Language ("La programlingvo C") Brian Kernighan kaj Dennis Ritchie komencas la instruadon de la programlingvo C per programeto, kiu skribas sur la ekrano la jenan tekston: hello, world (Esperante: "saluton, mondo").

main( )
{
       printf("hello, world\n");
}

La signifo de la angla frazo redakti

Internacie oni emas interpreti tiun frazon kiel saluton de la ĵusbakita programo al la mondo, universo — kvazaŭ saluton de ĵus elŝeliĝinta birdido al la grandioza spektaklo de la vivo. Tamen (almenaŭ iuj) denaskaj anglalingvanoj interpretas tiun world malpli poezie, ne kiel mondon, sed kiel homan kompanion, kaj la tuton do kiel «Saluton al ĉiuj!» (= Hello, everybody!)[1][2].

Referencoj redakti