Bernhard TUIDER (naskiĝis la 6-an de aŭgusto 1980) estas aŭstra historiisto kaj bibliotekisto.

Bernhard Tuider
Persona informo
Naskiĝo 6-an de aŭgusto 1980 (1980-08-06) (43-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo historiistobibliotekistolektoro
vdr

Vivo redakti

Bernhard Tuider studis historion kaj eŭropan etnologion en Vieno, kie li magistriĝis en 2007 (temo de la magistra laboraĵo: “Alfred Hermann Fried. Pazifist im Ersten Weltkrieg. Illusion und Vision”, publ. 2010). Fine de 2007 li eklernis Esperanton kaj partoprenis en 2008 kaj en 2010 la Someran Esperanto-Studadon (SES) de E@I kaj en 2009 la Nord-Amerikan Someran Studadon (NASK) en San Diego. Ekde 2008 Bernhard Tuider deĵoras kiel bibliotekisto en la Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj de la Aŭstria Nacia Biblioteko, ekde la jaro 2013 kiel teamestro. De 2010 ĝis 2013 li estis prezidanto de la Aŭstria Esperanto-Federacio (AEF), de 2012 ĝis 2015 reprezentanto de Universala Esperanto-Asocio (UEA) ĉe Unuiĝintaj Nacioj (UN) en Vieno. Ekde 2013 li estas preleganto pri Esperanto kaj planlingvoj ĉe Leopold-Franzens-Universitato Innsbruck. Li estas membro de Gesellschaft für Interlinguistik (GIL) kaj Arbeitskreis für Historische Friedensforschung (AKHF).

Li partoprenis en En la mondon venis nova lingvo, festlibro por Ulrich Lins. Kaj en Antaŭ unu jarcento.

Verkoj (elekto) redakti

Kontribuoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti