Bujabeso

Provenca fiŝa supo

Bujabeso (france bouillabaisse [bujabɛs]) estas fiŝsupo de la provenca kuirarto kaj rigardata kiel specialaĵo de Marsejlo. Ĝi estas preparata el diversaj fiŝoj kaj marfruktoj de la Mediteraneo kaj legomoj. Oni servas fiŝojn kaj marfruktojn dise de la supo kun safranaj pantranĉoj kaj ajlolea saŭco.

Bujabeso el Marsejlo

La plej malnova konata recepto de bujabeso estas de 1790 de la libro de Jourdain Le Cointe La Cuisine de Santé kaj priskribas tradician supon preparitan de fiŝistoj, kiu jam tre similas al hodiaŭa bujabeso.

Eksteraj ligiloj redakti