Nepivaj Vortoj
Nepivaj Vortoj subtitolita listo de 6800 vortoj ne troviĝantaj en la PIV, el kiuj kelkaj povas esti utilaj, estas vortaro kompilita de André Cherpillod. Ĝi enhavas tiujn vortojn kiuj ne troviĝas en la Plena Ilustrita Vortaro. Ĝi eldoniĝis ĉe la aŭtoro en 1988 en la urbo Courgenard.
Nepivaj Vortoj | ||
---|---|---|
Aŭtoro | André Cherpillod | |
Eldonjaro | 1988 | |
Urbo | Courgenard | |
Eldoninto | André Cherpillod | |
Paĝoj | 182 | |
ISBN | 2-906134-05-8 | |
Temas pri vortlisto sen difinoj, sed ofte kun indiko de klaso ("planto", "virinnomo"...), aŭ kun etimo en originalaj lingvo kaj skribo. Ĝi ankaŭ mencias fontverkojn.
Ĝi precipe enhavas nomojn de homoj, bestoj, vegetaĵoj, lokoj, popoloj kaj similaj.
Vidu ankaŭRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- Katalogo de CDELI
- Katalogo de Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj
- Katalogo de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience : entajpu la vorton "nepivaj".
- Katalogo de Kataluna Esperanto-Asocio