Mil Ekzotaj Vortoj

Vortaro Esperanto pri vortoj kiuj ne estas de hind-eŭropa deveno
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Mil Ekzotaj Vortoj, verkita kaj eldonita en 1992 de André Cherpillod en Courgenard, Francujo, estas vortaro kun 1 250 Esperantaj vortoj de ne-eŭropa origino.

Mil Ekzotaj Vortoj
Mil Ekzotaj Vortoj
Mil Ekzotaj Vortoj
Aŭtoro André Cherpillod
Eldonjaro 1992
Urbo Courgenard
Eldoninto André Cherpillod
Paĝoj 122
ISBN 2-906134-17-1
vdr

La aŭtoro klarigas : per "ekzota" oni devas kompreni "ne hind-eŭropa". Pro tiu, tiu vortareto entenas ankaŭ la etimon de kelkaj Esperantaj vortoj de deveno hungara, suoma, vaska, gruza.

Recenzoj redakti

 
 Sinjoro Cherpillod, i.a. kolektanto de la konataj 6 500 Nepivaj Vortoj, kiuj intertempe ankaŭ troviĝas en la kolekto de Terminoteko, certe estas la majstro de multafabeta tekst-prilaborado en Esperantujo. Ĉu araba, ĉina, hebrea, kopta aŭ eĉ egiptaj hieroglifoj, "Cherpillod" havas ĉiujn! Ankoraŭ ni atendas lian jam de longe anoncitan Etimologian Vortaron de Esperanto (kiu nun devos konkurenci kun tiu de Vilborg [1] jen li surprizas nin per tre delikata "kromprodukto" de la etimologia projekto : la lingvo-historio de 1 250 vortoj, kiujn Esperanto ĉerpis el ne-hind-eŭropaj aŭ ekster-eŭropaj linvoj, precipe el la araba, amerikaj, hebrea, japana kaj multaj aliaj lingvoj. Pri la "ekzoteco" (el eŭropa vidpunkto) de vortoj kiaj "koenduo" (sudamerika ronĝulo), "ipekakuano" (vomiga drogo), "huntuno" (ĉina manĝaĵo) vi certe konsentas. Sed kion pri "ekzotaĵoj" kiaj "koĉero" (el la hungara), "magazeno kaj "kotono" (el la araba) aŭ "karto" (el la kopta kun ebla rilato al la sanskrita)? ...agrablaj promenoj tra nia kultura heredaĵo, grava argumento por la internacieco de Esperanto, gravega instruilo en tempoj de nova kultur-ŝovinismo
— Bernhard Pabst 1992 : Terminoteko [2], Cirkulero n-ro 7, p. 4

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti