Johan DE WITT (naskiĝis la 24-an de septembro 1625 en Dordrecht - mortis la 20-an de aŭgusto 1672 en Hago) estis grava politikisto de Nederlando dum la dua duono de la 17-a jarcento.

Johan de Witt
Persona informo
Aliaj nomoj D.H.
Naskiĝo 24-an de septembro 1625 (1625-09-24)
en Dordrecht
Morto 20-an de aŭgusto 1672 (1672-08-20) (46-jaraĝa)
en Groene Zoodje
Mortokialo linĉado
Lingvoj latina
Ŝtataneco Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj
Alma mater Universitato de Lejdeno
Familio
Patro Jacob de Witt
Frat(in)o Cornelis de Witt
Edz(in)o Wendela Bicker
Infano Johan de Witt Jr.
Parencoj Andries de Witt
Cornelis de Graeff
Pieter de Graeff
Andries Bicker
Jan Gerritsz. Bicker
Okupo
Okupo matematikisto • politikistoadvokatoverkisto
vdr
Statuo de Johan de Witt lokita en Dordrecht.

Li naskiĝis en 1625 en aristokrata familio de Dordrecht, kaj restis la Granda Pensionano (la plej grava ŝtatoficisto de Nederlando) ekde 1653 ĝis 1672. Li ĉefe plifortigis kaj plivastigis la fundamentajn liberojn de la nederlandaj urboj. Li traktadis pacon kun la Anglio de Oliver Cromwell en 1654. Post nova milito en 1665-66 kaj konforme al la traktato de Breda, li devis cedi Novan Amsterdamon al Anglio.

En 1668, li kreis aliancon kontraŭ la franca reĝo Ludoviko la 14-a kun Svedio kaj Anglio. Tio plifaciligis la ellaboradon de la traktato de Aachen. En 1672, Johan de Witt tamen ne povis preventi francan invadon de Nederlando dum la Franca-Nederlanda milito. Je la 20-a de aŭgusto, li estis murdita kune kun sia frato Cornelis de kelkaj anoj de Vilhelmo la 3-a de Oranje.

Vidu ankaŭ redakti