Maryna Zagórska (Maria Zagórska, el domo Woycieszonek, naskiĝis la 7-an de majo 1906 en Sankt-Peterburgo, mortis la 10-an de decembro 1996 en Varsovio), pola tradukistino de beletro, partoprenantino de protestoj kontraŭ ŝanĝo de la konstitucio en Pola Popola Respubliko en la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento, kunlaborantino de la Komitato por Defendo de Laboristoj kaj la Komitato de Socia Memdefendo "KOR".

Maryna Zagórska
Persona informo
Naskiĝo 7-an de majo 1906 (1906-05-07)
en Varsovio
Morto 10-an de decembro 1996 (1996-12-10) (90-jaraĝa)
en Varsovio
Tombo Tombejo Powązki en Varsovio vd
Religio Katolika Latina Eklezio vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Stephen Báthory University vd
Familio
Edz(in)o Jerzy Zagórski vd
Infanoj Włodzimierz Zagórski vd
Profesio
Okupo historiisto • arthistoriisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Ŝi studis historion en la Universitato al Stefan Batory en Vilno. Edzino de Jerzy Zagórski, poeto kaj membro de la vilna literatura grupo "Żagary". Post la dua mondmilito estis i.a. literatura gvidantino de teatro en Częstochowa.

Maryna Zagórska tradukis de la lingvoj: rusa, litova, ukraina kaj ĉeĥa.

Kune kun la edzo distingita per la medalo "Justulo inter la popoloj".

Ŝi loĝis en Varsovio. Ŝia nepino estas Joanna Skórnicka, tradukistino de beletro kaj redaktorino. Entombigita kun la edzo en la Tombejo Powązki en Varsovio.

Tradukaĵoj (elekto) redakti

  • Anatolo Solovcov, Rimski-Korsakow (Wydawnictwo Literackie 1956; serio: "Monografie popularne" – 2-a eldono (nova): Polskie Wydawnictwo Muzyczne 1975, 1989, ​ISBN 83-224-0380-1​)
  • Vladimir Jankélévitch, Ravel, (Literatura Eldonejo 1961; serio: "Popularaj monografioj"; 2-a eldono: Polskie Wydawnictwo Muzyczne 1977)
  • kolektiva verko, sub la redakto de A. Ĉegodajev, Historia sztuki starożytnej (Historio de la antikva arto) (redaktoro de la pola eldono: Maria i Władysław Leśniewscy; Wydawnictwo Literackie 1967)
  • Vladimir Solouĥin, Spotkania z ikonami (Renkontoj kun ikonoj) (Wydawnictwo Literackie 1975)
  • Lev Vygotski, Psychologia sztuki (Psikologio de arto) (prilaboro de la traduko Tadeusz Szyma; scienca prilaboro de la teksto, enkonduko kaj komento Stanisław Balbus, Wydawnictwo Literackie 1980, ​ISBN 83-08-00449-0​)
  • Grigol Abaŝidze, Syn królowej Tamar: kronika gruzińska z XIII w. (Filo de la reĝino Tamara. Kartvela kroniko de la 13-a jarcento), (Wydawnictwo Literackie 1985, ​ISBN 83-08-00746-5​)