Iajuddin AHMED (bengale ইয়াজউদ্দীন আহমেদ, Iyājuddīn Āhmed; naskiĝis la 1-an de februaro 1931 en Munshiganj, mortis la 10-an de decembro 2012 en Bangkoko) estis bengala politikisto kaj ekde 2002 ŝtatestro de Bangladeŝo. Li estas filo de Moulvi Ibrahim.

Iajuddin Ahmed
Persona informo
ইয়াজউদ্দিন আহম্মেদ
Naskiĝo 1-an de februaro 1931 (1931-02-01)
en Munshiganj District
Morto 10-an de decembro 2012 (2012-12-10) (81-jaraĝa)
en Bankoko
Mortis per kardivaskulsistema malsano vd
Religio islamo vd
Lingvoj bengala vd
Ŝtataneco Bangladeŝo • Brita Hindio • Pakistano vd
Alma mater Universitato de DakoUniversitato de Viskonsino ĉe Madison vd
Partio sen valoro vd
Familio
Edz(in)o Anwara Begum vd
Profesio
Okupo politikistodiplomato • universitata instruisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Post studado pri pedologio ĉe la universitato de Dako Iajuddin Ahmed promociiĝis en 1962 en Usono. Post studado ĉe la universitato de Viskonsino en Usono, li hejmeniris al Bangladeŝo kaj iĝis en 1973 profesoro kaj estro de la pedologa sekcio ĉe la universato de Dako. Aldone li estis dekano ĉe la fakultato pri biologiaj sciencoj en la ĉefurbo. Poste li akceptis gastprofesori en Germanio kaj Usono.

La 6-an de septembro 2002 li iĝis 17-a prezidento de Bangladeŝo post Badruddoza Chowdhury.