László Bárdossy
Bárdosi BÁRDOSSY László (10-a de decembro 1890, Szombathely – 10-a de januaro en 1946, Budapeŝto) estis hungara politikisto, ĉefministro, militkrimulo.
László Bárdossy | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 10-an de decembro 1890 en Szombathely | ||||
Morto | 10-an de januaro 1946 (55-jaraĝa) en Budapeŝto, Hungario | ||||
Mortis pro | Mortpuno vd | ||||
Mortis per | Pafvundo vd | ||||
Lingvoj | hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd - juroscienco (–1912) vd | ||||
Partio | Unity Party (en) vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Bárdossy family vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | diplomato verkisto de nefikcio politikisto vd | ||||
Aktiva en | Budapeŝto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li lernis en Budapeŝto, Berlino, Parizo juron. Li eklaboris en 1913en la Religi-afera kaj Publikeduka Ministerio. Poste li laboras ekde 1922 en la Eksterafera Ministerio kiel vic-estro de la gazeta departemento kaj post 1924 kiel estro de tiu. Li estis 1930-1934 ambasadeja konsilisto en Londono, 1934-1941 ambasadoro en Bukareŝto.
Li iĝis la 4-an de februaro 1941 Eksterafera Ministro kaj post sinmortigo de Pál Teleki eĉ ĉefministro (3-a de aprilo 1941).
Li opiniis Jugolavio malfondiĝinta en 1941 kaj tagojn post la germana atako ankaŭ li aliancigis Hungarion en la okupo. Li helpis fuĝon de respondeculoj pri la amasbuĉadoj en Újvidék kaj Zsablya (sur okupita jugoslavia teritorio).
Li deklaris militstaton kontraŭ Sovetunio (27-a de junio 1941) sen apogo de la hungara parlamento (post provoka aeratako per nekonataj aviadiloj, la cirkonstancoj ankaŭ nun estas nebulaj). Li ankaŭ deklaris militstaton kontraŭ Usono (decembre de 1941).
Post interdiskutoj kun Ribbentropp kaj Keitel (januare de 1942), li ofertis la hungaran armeon por la kontarxusovetunia milito.
Li akceptigis la 3-an prijudan leĝon, kiu malpermesis geedziĝon inter kristanoj kaj judoj. Miklós Horthy forigis lin en marto de 1942 pro premo de la angla-amika ĉirkaŭuloj. Poste li plu apogis la german-amikan direkton. Li partoprenis en la sagokrucista parlamento en Sopron.
Oni juĝis lin je morto kiel militkrimulon.
La hungara eksterdekstrula partio MIÉP provis lin rehabiliti en 2001, sed sensukcese.