Karl Barth
svisa teologo
Karl BARTH (10-a de majo, 1886 – 10-a de decembro 1968) estis teologo svisa.
Karl Barth | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de majo 1886 en Bazelo |
Morto | 10-an de decembro 1968 (82-jaraĝa) en Bazelo |
Tombo | Friedhof am Hörnli (en) |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Svislando |
Alma mater | Universitato de Göttingen |
Familio | |
Patro | Fritz Barth (en) |
Frat(in)oj | Peter Barth (en) kaj Heinrich Barth |
Edz(in)o | Nelly Barth (en) |
Infanoj | 5 |
Parencoj | Theodor Barth (en) (kuzo aŭ kuzino) |
Okupo | |
Okupo | teologo pastoro universitata instruisto verkisto |
Verkoj | La Epistolo al la Romanoj |
Li emfazis la prioritaton de l' revelado kaj fokadon en Jesuo. Lia skolo oni nomas "novortodoksismon" aŭ "dialektikan teologion". Multe disputataj estas liaj nocioj pri rekonciliado kaj universala savo. Li aseveris ke la Biblio ne estas la vorto de Dio, sed homa dokumento kiu eblas esti la Vorto de Dio se Dio tion volas.
Unu lia grava instruisto estis Wilhelm Herrmann.