Gábor Fábián

hungara verkisto, politikisto

FÁBIÁN Gábor estis hungara verkisto, tradukisto, ano de MTA naskita en Vörösberény la 28-an de decembro 1795 kaj mortinta en Arad la 10-an de decembro 1877.

Gábor Fábián
Persona informo
Naskiĝo 28-an de decembro 1795 (1795-12-28)
en Vörösberény
Morto 10-an de decembro 1877 (1877-12-10) (81-jaraĝa)
en Arad
Lingvoj hungaragermana vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Universitato Eötvös Loránd vd
Partio Radical party vd
Profesio
Okupo politikisto • poeto • advokato vd
Aktiva en Budapeŝto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Gábor Fábián pristudis juron inter 1817–19 en Peŝto. En 1821 li faris advokatan ekzamenon. En 18241825, pli poste inter 1826–38 li estis advokato de familo Bohus en Vilagoŝo. Li amikiĝis kun Mihály Vörösmarty. Dum la revolucio kaj liberecbatalo de 1948-1849 li estis presjuĝa prezidento, landkunvena deputito, pli poste juĝisto de seppersona tribunalo. Li sekvis la registaron al Segedo kaj Arado. Post la falo de revolucio li suferis malliberejon, pli poste oni internis lin al Arado. Inter 1867–69 li estis landkunvena deputito. Li tradukis la leterojn de Cicerono kaj eldonis liajn miksajn verkojn (Arad, 1865). Li tradukis ankaŭ aliajn antikvajn aŭtorojn (Horacio, Lukrecio). Li tradukis fragmentojn el verko de persa poeto Hafiz: Divano (Pest, 1824). Ekde 1862 li estis membro de Societo Kisfaludy. Post 1869 li retiriĝis el publika vivo kaj vivis nur al poezio.

Verkoj redakti

  • Arad vármegye leirása, 1845 (la 2-a kaj 3-a volumo restis en manuskripto).

Tradukaĵoj redakti

Fonto redakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon