Paul Fliedner
Paul FLIEDNER (naskiĝinta la 10-an de decembro 1889 en Ilmenau, mortinta la 26-an de julio 1970 en Hamburgo) estis germana inĝeniero, politikisto kaj komunista aktivulo. Li troviĝis en 1918 inter la gvidantoj de la Novembra revolucio en Saksio-Gotao kaj estis inter 1945 kaj 1950 ĉefurbestro de Ilmenau.
Paul Fliedner | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de decembro 1889 en Ilmenau |
Morto | 26-an de julio 1970 (80-jaraĝa) en Hamburgo |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | politikisto |
Vivo
redaktiEstante filo de vitrofabrikanto Arnold Fliedner li frekventis la lernejon en sia naskiĝurbo ĝis 1904 antaŭ ektrejniĝo kiel vitroblovisto en la gepatra fabriko. En 1904 li anis ĉe Laborista junularo de Ilmenau (Ilmenauer Arbeiterjugend). En la aĝo de 18 jaroj li iĝis membro de Socialdemokratia Partio de Germanio. Post soldatado kaj vundiĝo dum la Unua mondmilito Fliedner konvinkitis pri partiŝanĝdevo kaj iĝis ano de la pli maldekstra Sendependa Socialdemokratia Partio de Germanio. En 1920 li finfine transiris al la Komunista Partio de Germanio.
Li estris la laboristajn kaj soldatajn ĉelojn en Gotao kie faritis kvazaŭ internmilitaj. Temis pri la plej ampleksaj siaspece en tuta Turingio kaj en la 13.11.1918 abdikis duko Karlo Eduardo (Saksio-Koburgo kaj Gotao). Fliedner deklaris en la 14.11. la potenctranspreno en la duklando fare de la sovetoj; ĝin ĉesigis trupoj sub la gvidado de generalo Georg Ludwig Rudolf Maercker.
Inter 1924 kaj 1935 li vivis en Hamburgo deĵorante en ĥemivitra uzino. Reveno de la tuta familio al Turingio efektivigitis en la 1935-a jaro. Li aĉetis etan termometro-fabrikon kiun li gvidis ĝis 1945. Dume li fondis (en 1939) etan grupon de instruistoj kaj studentoj de ĉe Teknika Universitato Ilmenau por entrepreni rezistadon kontraŭ la nazioj. Neniu plano elfaritis; sekve neniam vere gravis malkaŝigo de liaj samideanaj kunvenoj.
Post 1945 li komisiitis fare de la sovetiaj okupantoj (SMAD) pri diversaj taskoj kaj urbe kaj distrikte. Li iĝis estro de la Kontraŭfaŝisma komitato de Ilmenau kaj iĝis en la 13.7.1945 urbestro. Dum lia regado gravis rekonstruo de infrastrukturo kaj industrio. En 1946 li ekmembris ĉe Socialista Unueca Partio de Germanio. Posteulis lin en 1950 Charlotte Gleichmann. Eksproprietigite li translokiĝis en majo 1952 al Okcidenta Germanio. Intertempe turingiaj tribunaloj startigis esploradon pri ekomoniaj krimoj kaj fakte li kondamnitis dum malĉeesto en 1953 je tri jaroj da malliberigo (pro laŭdira stokado de varoj en privataj ĉambroj[1]). La lastajn vivojarojn li pasigis retiriĝante en la nekomunisma, libera parto de Germanujo.
Literaturo
redaktiSteffen Kachel: Ein rot-roter Sonderweg: Sozialdemokraten und Kommunisten in Thüringen 1919 bis 1949, Böhlau Verlag, Köln kaj Weimar 2011, ISBN 978-3-412-20544-7
Notoj
redakti- ↑ Temis tre verŝajne pri aĵoj restintaj post bombadoj en Hamburgo, de la firmao F.F. Hille: ties posedanto estis la bofilo de Fliedner. Fliedner transportigis ilin al Turingio ĉar tiam Turingio konsideritis pli sekura loko ol bombaviadilatake minacata grandurbo kiel Hamburgo!