Ĝibraltaro

Dependa teritorio de Britio en Suda Eŭropo
(Alidirektita el Gibraltaro)

Ĝibraltaro (angle Gibraltar [ĝiBRALta]) estas Dependa teritorio de Britio en Suda Eŭropo, kaj flug- kaj marbazo ĉe la suda fino de Hispanio, ĉe la Ĝibraltara Markolo.

Ĝibraltaro
angle Gibraltar

Britaj transmaraj teritorioj
havenurbo
Listo de Ne-Sin-Regantaj Landoj
pridisputata teritorio
limurbo
Mediteranea lando
turisma celloko
urbo
Flughaveno en Ĝibraltaro kun ununura ŝoseo, Golfo de Ĝibraltaro kaj La Línea el La roko
Oficiala nomo: Gibraltar
Moto: Nulli Expugnabilis Hosti (Neniu malamika atako)
Ŝtato Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Britio
Duoninsulo Iberio
Historiaj regionoj Vandaloj, Berberoj, Hispanio
Najbaras kun Hispanio, Ĝibraltara markolo
Najbara urbo La Línea de la Concepción Andaluzio
Memorindaĵoj Katedralo de sankta Maria la Kronita, Katedralo de la Plej sankta Triunuo
Konstruaĵo Moskeo Ibrahim-al-Ibrahim
Ĉefurbo Gibraltar
 - mezo Gibraltar
 - koordinatoj 36° 08′ 00″ N 05° 21′ 00″ U / 36.13333 °N, 5.35000 °U / 36.13333; -5.35000 (mapo)
Plej alta punkto
 - situo Roko de Ĝibraltaro
 - alteco 426 m s. m.
Areo 6,8 km² (680 ha)
Loĝantaro 34 003 (2020)
Denseco 5 000,44 loĝ./km²
Akvoj Mediteraneo, Atlantiko
Orogenenezo
montariĝo
Roko de Ĝibraltaro
Ĝardenoj Ĝibraltaraj Botanikaj Ĝardenoj
Animalaro Ĝibraltara makako
Estiĝo 1713
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MEST (UTC+2, marto ĝis oktobro)
Aŭtokodoj GBZ
ISO 3166-1 GIB / GI
Interreta domajno .gi
Oficiala lingvo angla lingvo
Neoficiala lingvo Llanita, hispana lingvo
Himno Ĝibraltara Himno
Situo de Ĝibraltaro enkadre de Eŭropo
Situo de Ĝibraltaro enkadre de Eŭropo
Situo de Ĝibraltaro enkadre de Eŭropo
Situo de Ĝibraltaro rilate al Hispanio
Situo de Ĝibraltaro rilate al Hispanio
Situo de Ĝibraltaro rilate al Hispanio
Mapo de Ĝibraltaro
Mapo de Ĝibraltaro
Mapo de Ĝibraltaro
Vikimedia Komunejo: Gibraltar
Retpaĝo: Gibraltar.gov.gi
Map

Strategie grava lokiĝo kiel ponto inter Eŭropo kaj Afriko kaj kiel "ŝlosilejo" en Ĝibraltara markolo inter Atlantiko kaj Mediteraneo. Ĝi estas esence granda fortikejo-roko, traborita de facile defendeblaj tuneloj.

La loĝantaro estas idoj de britoj, hispanoj, maltanoj, ĝenovanoj, marokaj sefardoj, hindianoj kaj aliaj. La oficiala lingvo estas la angla, sed ĝenerale oni ankaŭ parolas hispane andaluzece.

Aliaj loĝantoj estas la ĝibraltaraj makakoj, la ununuraj nature sovaĝaj simioj de Eŭropo.

Ekonomio redakti

Antaŭe la brita garnizono estis la ĉefa monfonto. Kiam, post Malvarma milito, la brita armeo malĉefigis la ĝibraltaran bazon, la kolonia registaro decidis igi la landon ejo por internacia bankaro. Ankaŭ la malaltaj tarifoj igas ĝin komercejo por petrolo el kaj al la apuda rafinejo en Algeciras.

La "Interkonsento de la Eŭropa Konsilio de 1990 pri monpurigado" ne validas por Ĝibraltaro; tiu fakto estas ofte kritikata.

La nacia valuto estas la Ĝibraltara pundo.

Historio redakti

Estas antaŭhistoriaj prahomaj restaĵoj.

Romianoj nomis ĝin kaj Calpe, kaj konsideris ĝin kaj monton Abila monton en Afriko la Kolonoj de Herkulo. Ne konfuzu ĝin tamen kun Calpe, marborda urbo en Hispanio ankaŭ kun granda rokmonto Ifach.

Ĝia etimo araba [ĝebel al tarik] "monto de Tarik ben Zijad" aludas al ĝia rolo dum la invado de maŭroj en Iberio en 711.

Dum la Sukceda Milito de Hispanio, Britio konkeris ĝin (1704), pravigonte sian posedon per traktato de Utreĥto (1713). Ĝi restas la "unulasta kolonio en Eŭropo".

Hispanio de tiam iredentismas pri ĝi.

Hispana diktatoro Francisco Franco decidis fermi la teran pasejon, hispane la verja, "la krado [do, ne landlimo]", por trudi la redonon. Tio kaŭzis profundan malfidon de ĝibraltaranoj pri enhispaniiĝo. La kruta malsamo pri vivnivelo inter riĉaj ĝibraltaranoj kaj apudaj malriĉaj loĝantoj de Campo de Gibraltar ankaŭ malkonsilas la rehispaniiĝon.

En 1969 la konstitucio firmigas la ligojn al Britio.

Multaj ĝibraltaranoj preferas daŭrigi la koloniecon aŭ sendependiĝi post memdecidado, kvankam la hispana registaro kaj, oficiale, la brita citas la traktaton, kiu ordonas, ke Britio rajtas cedi la teritorion al Hispanio. En 2002 oni balotis kaj 98,97% de la loĝantoj esprimis sian fidon je Britio kaj ne volis komunan regadon de Hispanio kaj Britio (187 loĝantoj balotis por, kontraŭ 17.900).

La flughaveno, konstruita sur istmo ne atribuita laŭ la traktato, estis diskutaĵo inter registaroj. La afero baris komunan eŭropunian politikon pri aviado.

Kulturo redakti

La popmuzika grupo Melon Diesel estas ĝibraltara.

Jules Verne en sia romano Gil Braltar karikaturis hispanan etnobelon, kiu intencas dresi la simiojn por konkeri Ĝibraltaron el Britio.

Lingvoj redakti

Praktike en Ĝibraltaro oni uzas kaj la anglan kaj la hispanan, nome variaĵo de la andaluza dialekto, nome "llanito", adjekto kiu utilas kaj por la parolmaniero kaj por la popolo. Tiu variaĵo ne temas pri piĝino, "pro la fakto, ke piĝino havas simplan gramatikon kaj eĉ propran vort-provizon. Ni parolas pri tiuj vortoj kaj frazoj uzataj en landlimoj [...] Fakuloj asertas, ke en tiuj ekzemploj ni troviĝas ĉe la unua etaĝo tamen ĝi ne estas piĝino", sed simpla mikso de sonoj, vortoj, lingvaj trajtoj ktp.[1]

Simioj redakti

 
Magoto sur la ŝultro de virino

Sur la roko de Ĝibraltaro vivas de la britoj konservata simiokolonio en naturrezervejo. Temas pri magotoj (Macaca sylvanus), kiuj ankaŭ vivas en Nord-Afriko. Laŭ legendo Ĝibraltaro restas brita tiel longe kiel la simioj vivas sur la roko. Kune pro tio la populacio estas severe protektata. Winston Churchill eĉ dum la Dua Mondmilito importigis novajn simiojn el Nord-Afriko ĉar la populacio ŝrumpis ĝis sep bestoj. La kolonio konsistas el kelkcentoj da animaloj en ses diversaj grupoj.[2] La plejmulto de la simioj estas tre malsovaĝa. Ili venas kelkfoje ĝis en la urbo, aŭ grimpas sur ŝultroj kaj kapoj. Ĉar ili estas sovaĝaj bestoj kaj por preventi ke ili fariĝas tro brutalaj aŭ tro dependaj de homoj, karesado kaj alia direkta kontakto estas senkuraĝigata, kaj estas manĝigado malpermesata.


Galerio redakti

Roko de Ĝibraltaro

Referencoj redakti

  1. KIAM LA HISPANA KAJ LA ANGLA LINGVOJ RENKONTIĜIS: LA LINGVO DE ĜIBRALTARO, Gazeto Andaluzia, Decembro 2019, N-ro 115, pp. 8-12.
  2. Curiosities – Churchill and the Barbary Macaques – A Visit to Gibraltar’s Fabled Rock Arkivigite je 2020-09-27 per la retarkivo Wayback Machine, International Churchill Society

Vidu ankaŭ redakti