Fahd bin Abdul-Aziz Al Saud

(Alidirektita el Fahd de Sauda Arabio)

Fahd bin Abdul-Aziz Al Saud (naskiĝis en 19211923 en Riado; mortis la 1-an de aŭgusto 2005 samurbe; arabe فهد بن عبد العزيز آل سعود, latinliterigo laŭ DMG Fahd ibn ʿAbd al-ʿAzīz Āl Saʿūd) ekde la jaro 1982 ĝis sia morto estis reĝo de Sauda Arabio.

Fahd bin Abdul-Aziz Al Saud
فهد بن عبد العزيز آل سعود
Reĝo de Sauda Arabio
Regado 1982 - 2005
Antaŭulo Ĥalid
Sekvanto Abdulah
Persona informo
فهد بن عبد العزيز آل سعود
Naskiĝo 19211923
en Riado, Sauda Arabio
Morto la 1-an de aŭgusto 2005
en Riado, Sauda Arabio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pneŭmonito vd
Tombo Al Oud cemetery vd
Religio Islamo
Lingvoj araba vd
Ŝtataneco Sauda Arabio vd
Alma mater Princes' School vd
Familio
Dinastio Sauda dinastio vd
Patro Abdul-Aziz bin Saud
Patrino Hasa bint Sudairi
Gefratoj Seeta bint Abdulaziz Al Saud • Al-Bandari bint Abdul-Aziz Al Saud • Al Jawhara bint Abdulaziz Al Saud • Latifa bint Abdulaziz Al Saud • Musa'id bin Abdulaziz Al Saud • Mutaib bin Abdulaziz Al Saud • Muhammad bin Abdulaziz Al Saud • Turki I bin Abdul • Ĥalid bin Abdul-Aziz Al SaudFajsal bin AbdulazizSaud bin Abdul-Aziz Al Saud • Turki II bin Abdul-Aziz Al Saud • Mishaal bin Abdulaziz Al Saud • Abdul-Rahman bin Abdul-Aziz Al Saud • Sattam bin Abdul-Aziz Al Saud • Sultan bin Abdul-Aziz Al Saud • Nayef bin Abdul-Aziz Al Saud • Salman bin Abdul-Aziz Al Saud • Ahmed bin Abdulaziz Al Saud • Abdul Majeed bin Abdulaziz Al Saud • Hazloul bin Abdulaziz Al Saud • Badr bin Abdulaziz Al Saud • Fawwaz bin Abdulaziz Al Saud • Mashhur bin Abdulaziz Al Saud • Abdul Ilah bin Abdulaziz Al Saud • Bandar bin Abdulaziz Al Saud • Abdulah bin Abdul-Aziz Al Saud • Mamdoh bin Abdulaziz • Mansour bin Abdulaziz Al Saud • Nasser bin Abdulaziz • Nawwaf bin Abdulaziz Al Saud • Talal bin Abdulaziz Al Saud • Saad bin Abdulaziz • Mukrin bin Abdul-Aziz Al Saud • Thamir bin Abdulaziz Al Saud • Haya bint Abdulaziz Al Saud • Luluwah bint Abdul-Aziz Al Saud • Sultana bint Abdul-Aziz Al Saud • Majid bin Abdulaziz Al Saud • Mishari bin Abdulaziz Al Saud • Hamoud bin Abdulaziz Al Saud • Abdul Muhsin bin Abdulaziz Al Saud vd
Edz(in)o 5 edzinoj
Infanoj 9 filoj kaj 5 filinoj
Profesio
Okupo monarkopolitikisto vd
Laborkampo ŝtatreprezentanto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Laŭ la oficiala dinastia naskosinsekvo, li estas la 11-a el 37 filoj de la reĝo Abdul-Aziz bin Saud, fondinto de la reĝlando Sauda Arabio. Lia patrino estas reĝino Hasa bint Sudairi (arabe حصة بنت احمد السديري), la sesa edzino de Bin Saud. Fahd do apartenis al la potenca grupo de "sep Sudairi", la sep filoj kiujn la ŝtatofondinto havis kun sia preferata edzino Hasa bint Sudairi. Lin instruis intelektuloj kaj ekleziuloj en la princa lernejo de la sauda korto. Poste li pluedukiĝis en la "religia scienca instituto en Mekao".

En la jaro 1932 la tiam 11-jara Fahd spertis, kiel lia patro oficiale fondis la reĝlandon Sauda Arabio per la traktato de Ĝido. En 1945 Fahd unuafoje vojaĝis al Novjorko, por ĉeesti la oficialan fondon de la Unuiĝintaj Nacioj. Tie li asistis al sia frato Faisal, tiutempe ministro pri eksteraj rilatoj de Sauda Arabio.

La 24-an de decembro 1953 la ŝtatfondinto nomumis Fahd ministro pri edukado; samjare li oficiale unuafoje reprezentis sian landon en formala ŝtatestra vizito ĉe Elizabeto la 2-a, reĝino de Britio. En 1959 li gvidis la saudan delegacion en la Araba Ligo. Tiu takso alekstere videble markis lian karieran avancon en la sauda reĝa familio. La 13-an de oktobro 1962 li iĝis ministro pri internaj aferoj, kaj en 1967 li grandprenis la gravan postenon de dua vica ĉefministro.

La 25-an de marto reĝo Faisal estis murdita fare de sia nevo Faisal bin Musaid. Ĥalid iĝis nova sauda reĝo, kaj Fahd transprenis la rolon de kronprinco kaj unua vica ĉefministro. Precipe en la lastaj regaj jaroj de reĝo Ĥalid, Fahd konsideriĝis la fakta ĉefministro de sia lando.

La 13-an de junio 1982 li deklariĝis reĝo de Sauda Arabio, kaj daŭrigis la familian politikon diversigi la saudan ekonomion for de nura vendado de nafto. Malgraŭ la ŝtata riĉeco pro la abundaj naftoprovizoj tamen la ekonomiaj problemoj de la lando kreskis. Forta politika krizo ekestis en 1990/91, kiam la emirlando Irako okupis la emirlandon Kuvajto kaj Sauda Arabio devis akcepti la protekton de internacia koalicio gvide de Usono, por defendi siajn limojn kaj reliberigi Kuvajton. La gastigo de usonaj armeaj unuoj gvidis al kreskiĝanta kritiko de landaj islamaj fundamentalistoj pri la reĝa familio.

Ekde kiam li en 1995 suferis apopleksion, lia duonfrato kaj tiama kronprinco Abdulah bin Abdul-Aziz Al Saud praktike transprenis la regadon, kaj interalie enkondukis reformojn pro la financa krizo de la lando kaj tiel ekz. malpliigis la ŝtatajn donaĵojn (senpaga domo, sanoprizorgo ktp.). Kiam Fahd mortis la 1-an de aŭgusto 2005, Abdulah oficiale iĝis la sekva sauda reĝo.