Fajsal bin Abdul-Aziz
Fajsal bin Abdulaziz (Riado, 14-a de aprilo 1906 - 25-a de marto 1975), kies kompleta nomo estis Fajsal ibn Abd ul-Aziz Al Saud (arabe فيصل بن عبد العزيز آل سعود, Fajṣal ibn ʿAbd al-ʿAzīz Āl Saʿūd), estis reĝo de Saudarabio inter 1964 kaj 1975. Oni atribuis al li la reformon de la ekonomio de la lando, same kiel la aplikadon de interna politiko de modernigo kaj reformoj, dum por la ekstera politiko la tendenco estis al Tutislamismo, al Kontraŭkomunismo kaj al Kontraŭcionismo.[1][2] Li klopodis limigi la povon de la islamaj religiaj gravuloj de sia lando. Protestante kontraŭ la subteno kiun Israelo estis ricevinta el la landoj de Okcidento, li kondukis al nafto-embargo kiu rezultis en la Naftokrizo de 1973. Fajsal sukcese stabiligis la burokrataron de la regno, kaj lia regado havis gravan popularecon inter saudarabianoj, spite la faktojn ke liaj reformoj trafis kelkan polemikon. En 1975, li estis murdita de sia nevo Fajsal bin Musa'id.
Li estris la grupon de tradiciismaj monarkioj en la nomita Araba Malvarma Milito kontraŭ la bloko de progresemaj naciismaj arabaj landoj estritaj de Egiptio en la Araba Malvarma Milito.
Notoj
redakti- ↑ Faisal ibn Abd al Aziz ibn Saud. Encyclopedia of World Biography.
- ↑ King Faisal: Oil, Wealth and Power, Arkivigite je 2013-08-26 per la retarkivo Wayback Machine TIME Magazine, Aprilo, 1975.