Friedrich von Gärtner

germana arkitekto

Friedrich Wilhelm von GÄRTNER (naskiĝinta la 10-an de decembro 1792 en Koblenz, mortinta la 21-an de aprilo 1847 en Munkeno) estis germana arĥitekto. Lia filo estis la pentristo Friedrich Gärtner.

Friedrich von Gärtner
Persona informo
Naskiĝo 10-an de decembro 1791 (1791-12-10)
en Koblenco
Morto 21-an de aprilo 1847 (1847-04-21) (55-jaraĝa)
en Munkeno
Tombo Alter Südfriedhof
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Bavario
Alma mater Akademio de Belartoj Munkeno
Familio
Patro Andreas Gärtner
Okupo
Okupo arkitekto • universitata instruisto • konstruestro
Verkoj Bavaria Ŝtatbiblioteko
vdr
Munkena Venkopordego, nokte

Vivo redakti

Post ekfrekvento de la Artakademio de Munkeno li studis inter 1812 kaj 1814 en Parizo antaŭ plurjara restado en Romo, Napolo kaj Sicilio. Frukto de tiu ĉi vojaĝo estis »Ansichten der am meisten erhaltenen Monumente Siziliens« (litografioj komentitaj, 1819). En 1819 li sekvis vokon Munkenon iĝi profesoro pri arĥitekturo. Ĉi tie li ankaŭ dediĉis sin al la plibonigo de la porcelanmanufakturo kaj vitroprentrado estante direktoro de la institutoj specialigitaj je tiuj du fakoj.

Sed laŭ rekomendo de Cornelius li komisiitis konstrui Ludoviko-kirkon en Munkeno. Tie ĉi montriĝis plene lia kreiva talento ekde 1829. Ĉefkonstruisto kaj ĝenerala inspektisto de la arkitekturaj kaj plasiktaj monumentoj de Bavarujo nomumitis li kaj tiufunkcie li aktivigis la refaron de Isar-pordegon kaj la konstruon de biblioteka-arkiva ejo (1831–42), de Porblindula instituto (1833–36), de la Universitata ĉefdomo kaj de gimnazio Georgianum (1835 ĝis 1840). Krome de la Dama konvento Sankta Anno (1836–39), de Nobelulina edukejo Max-Joseph-Stift, de la Saleja administradejo (1838–42), de la Komandanta halo (1840–45), de Palaco de la Vitelsbaĥoj (1843), de Venkopordego kaj de la Vilaon por reĝino Therese.

Akompanate de pluraj arĥitektoj kaj pentristoj li iris Atenon por realigi kaj pliornami la Reĝan palacon kiu estis ekkonstruita laŭ liaj planoj. Je Bad Brückenau li konstrugis la Kuracbanan domon, en Bad Kissingen la Kuracbana salonego kun fontara tegmento (1833–38) kaj preĝejon protestantisman. En Zwickau li faris la urbodomon, en Bamberg li restaŭris la katedralon.

Komenciĝis en Kelheim de li en la 1842-a jaro la Liberiĝo-halo (alikonstruote fare de Leo von Klenze) kaj la Nova tombejo munkena, en 1843 la Pompeja domo en Aschaffenburg.

Ekde 1842 li estris la akademion. La plejmulto de liaj konstruaĵoj havas romanikan stilon iom ŝanĝitan.

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 7. Leipzig 1907, p. 358 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj redakti