Michael Zeilinger

germana esperantisto

Michael ZEILINGER estas germana esperantisto. De 1964 ĝis 1965 li estis prezidanto de Germana Esperanto-Junularo, posteno en kiu lin antaŭis kaj sekvis la kunaktivulo Uwe-Joachim Moritz. Li estis aktiva preleganto en pluraj Internaciaj Seminarioj de tiu epoko, interalie en la 9-a IS de 1965/1966 kun la temo "Li kaj Ŝi"; tiam li prelegis pri la temoj "Kio estas amo" kaj "Ĉu amo estas lernebla".

la eksprezidantoj de GEJ Michael Zeilinger (maldekstre) kaj Uwe-Joachim Moritz fine de 2006 en la jubilea 50-a Internacia Seminario

Li agis ankaŭ en la tiutempe tre aktive junulara E-Grupo de la 1960-aj jaroj en lia hejmurbo Fürth en la germana federacia lando Bavario, kie li daŭre loĝas. Li kaj liaj gefratoj (interalie Johannes Zeilinger) cetere lernis Esperanton per la kurso, kiu aperis en la siatempe ekzistanta junulara revueto "Liliput".