Rotrude de Treviro
Rotrude de Treviro aŭ Rotrude de Hesbaye (Chrodtrudis, Crotude, Chrotrude, aŭ Ruadtrud; mortinta en 724) estis la unua edzino de Karolo Martelo, Majordomo de Palaco kaj de facto reganto de Francio el 718 ĝis 741. Ŝi estis la patrino de Pipino la pli juna, Reĝo de Frankoj, kaj tial avino de Karolo la Granda. Rotrude estis eble filino de sankta Liutwin episkopo de Treviro, aŭ de Lamberto, Grafo de Haspinga govo, kvankam tiuj konsideroj estas nur konjektoj.
Rotrude de Treviro | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | ĉ. 690 en nekonata loko | |
Morto | 725 en nekonata loko | |
Familio | ||
Patro | Lamberto de Haspinga govo vd | |
Patrino | vd | |
Edz(in)o | Karolo Martelo vd | |
Infanoj | Karlomano la 1-a, Landrada (en) , Hiltrud de Bavario, Pipino la pli juna, Auda of France (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | aristokrato vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Rotrude kaj Karolo Martelo havis kvin gefilojn:
- Karlomano, Majordomo de Palaco
- Pipino la pli juna, Reĝo de Frankoj kaj patro de Karolo la Granda
- Hiltrudo, Dukedzino de Bavario, edzino de Odilo, Duko de Bavario
- (eble) Landrade
- (eble) Alda de Francio, edzino de Thierry la 4-a, grafo de Autun.
Post la morto de Rotrude en 724, Karolo Martelo edziĝis al Swanachild kaj havis unu filon, nome Grifo. Karolo havis ankaŭ amatinon Ruodhaid aŭ Chrotais, kun kiu li havis nombrajn filojn.
Fontoj
redakti- Settipani, Christian, Les Ancêtres de Charlemagne, Paris, 1989
- Gerberding, Richard A., The Rise of the Carolingians and the Liber Historiae Francorum, Oxford University Press, 1987
- Claussen, M. A., The Reform of the Frankish Church: Chrodegang of Metz and the Regula Canonicorum in the Eighth Century, Cambridge University Press, 2004