Francesco Barberi

(Alidirektita el Francesco Barbèri)

Francesco BARBÈRI (naskiĝis la 29-an de marto 1861 en Romo; mortis la 1-an de marto 1930) estis itala esperantisto kaj ŝtatoficisto. Li fondis entreprenon pri elektra lumigo de tomboj. Li estis esperantisto de 1903 kaj en 1905 kunfondis Esperantan societon en Romo. Li estis ĝia prezidanto ĝis sia morto.

Francesco Barberi
Persona informo
Naskiĝo 29-an de marto 1861 (1861-03-29)
Morto 1-an de marto 1930 (1930-03-01) (68-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Reĝlando Italio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Referencoj redakti

Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur la artikolo Darberi el la Enciklopedio de Esperanto. Noto: Enciklopedio de Esperanto entenas eraron: Ĝi nomas tiun esperantiston Darberi, ne Barbèri.

Literaturo redakti

  • 1982: Migliorini, Elio. Pionieri dell’Esperanto in Italia [Esperanto-Pioniroj en Italio]. Roma 1982 (en la itala)

Eksteraj ligiloj redakti