Malfermi la ĉefan menuon

Nándor Gallai, laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Gallai Nándor estis hungara aktoro, dancisto. Lia origina familia nomo estis Gans.

Nándor Gallai
Persona informo
Naskonomo Gans Nándor
Naskiĝo la 18-an de decembro 1895(nun 1895-12-18)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto en 1980?
en Italio Romo (Italio)
Profesio
Profesio aktoro
Information icon.svg
vdr

Nándor Gallai [1] naskiĝis la 18-an de decembro 1895 en Budapeŝto, li mortis en 1980? en Romo (Italio).

BiografioRedakti

Nándor Gallai akiris diplomon en privata aktorlernejo de Szidi Rákosi, poste li havis plej ofte dancistajn rolojn en kabaredoj aŭ teatretoj, eĉ en Vieno. Li edziĝis en 1919, filino naskiĝis post 2 jaroj (ambaŭ inoj estis dancistoj). Krom kabaredoj li estis videbla ekzemple en Teatro Városi, Teatro Blaha Lujza (1924), Operetoteatro (Budapeŝto) (1932). Ekde 1938 ili faris eksterlande turneon kun sia filino, kie ili dancadis kune.

Elektitaj filmaj rolojRedakti

  • Nyomozom a detektívet (1921, skeĉo)
  • Mozibolond (1922, skeĉo) – makleristo
  • A királyné huszárja (1935) – lakeo

FontojRedakti