Tiu ĉi artikolo temas pri la Traktatoj de Romo subskribitaj dum la jaro 1957. Pri samnomaj traktatoj el la jaroj 1924 kaj 1983 vidu la paĝon Traktato de Romo

La Traktatoj de Romo interkonsentiĝis la 25-an de marto 1957 en la italia ĉefurbo Romo. Subskribintaj membroŝtatoj estis Belgio, Francio, Germanio (FRG), Nederlando, Italio kaj Luksemburgio.

Temis pri

  1. la traktato pri la fondo de la Eŭropa Ekonomia Komunumo (EEK), renomita traktato de Eŭropa Komunumo (EK) en 1992, kaj
  2. la traktato pri la fondo de la Eŭropa Komunumo pri Atomenergio (EKAE, aŭ Eŭratomo).

La du komunumoj estis du esencaj eroj de la poste fondita Eŭropa Komunumaro. Kune kun la Eŭropa Komunumo pri Karbo kaj Ŝtalo el la du komunumoj fine ekde la sekva Traktato de Mastriĥto de 1992 ekestis la Eŭropa Unio.

Celoj de la fonditaj komunumoj redakti

 
la fondaj membroŝtatoj de la EEK kaj EKAE

EEK redakti

  • sekurigo de la socia kaj ekonomia progreso en ĉiuj membroŝtatoj
  • forigo de bariloj inter la membroŝtatoj, forigo de doganoj
  • plibonigo de la viva kaj labora leĝaro
  • disvastiĝo de la komuna ekonomio, balancita komerco, justa konkurenco
  • komuna komerca, agrikultura kaj trafika politikoj
  • konservo kaj stabiligo de paco kaj libereco
  • garantio pri libera trafiko de personoj, servoj, kapitalo kaj varoj
  • pliproksimigo de enŝtataj leĝoj
  • ena kaj ekstera financa stabileco

EKAE redakti

  • sekura kaj efika utiligo de atomenergio
  • subteno de la esploro pri la teknologio
  • disvastiĝo de konoj, la protekto de la sano de la kunlaborantoj de la atomenergia industrio samkiel la tuta enloĝantaro
Dosiero:€2 Commemorative Coin Luxembourg 2007 TOR.png
jen kiel ekzemplo la speciala monero je 2 eŭroj de Luksemburgio
  • kreo de komunaj atomenergiaj interŝtataj entreprenoj
  • havigo de materialoj necesaj por utiligo de la atomenergio
  • kontrolo de la sekureco de la atomenergiaj entreprenoj kaj la atomenergiaj rilatoj kun entreprenoj kaj registaroj de nemembraj ŝtatoj

La interpliproskimiĝo de la ekonomiaj politikoj (unuecigo de impostoj, leĝoj pri medioprotekto, lukto kontraŭ senlaboreco, minimumaj salajroj kaj multo pli) okazu en etaj paŝoj ene de 12 jaroj.

Okaze de la 50-jariĝo de la Traktatoj de Romo dum la jaro 2007 ĉiu ŝtato de la Eŭrozono eldonis specialan moneron je 2 eŭroj kun pli-malpli la sama motivo.

Eksteraj ligiloj redakti