Alberto Rabagliati

Alberto Rabagliati (naskiĝis la 26-an de junio 1906 en Milano, mortis la 8-an de marto 1974 en Romo) estis itala kantisto.

Alberto Rabagliati
Alberto Rabagliati en 1954
Alberto Rabagliati en 1954
Persona informo
Naskiĝo 26-an de junio 1906 (1906-06-26)
en Milano
Morto 7-an de marto 1974 (1974-03-07) (67-jaraĝa)
en Romo
Mortokialo trombozo
Tombo Cimitero Flaminio
Lingvoj itala
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio
Okupo
Okupo aktorokantisto • radio-prezentisto
vdr

Li estis la unua stelo de la itala leĝera muziko kiu iĝis fama en granda parto de Eŭropo.

Biografio redakti

Alberto Rabagliati naskiĝis en Milano en 1906 de piemontaj gepatroj: la patro Leandro Valentino Rabagliati kaj la patrino Delfina Besso originis el Casorzo, komunumo de la provinco de Asti, la montetoj de Monferrato. En 1927 Rabagliati translokiĝis de Milano al Holivudo post sia venko en la konkurso kiel similulo de Rodolfo Valentino. "Por iu kiel mi kiu ĝis tiam maksimume vizitis la lagon di Como kaj la Duomo di Monza troviĝi en luksa ŝipo kun tri plenaj kofroj, amaseto da dolaroj, kaj nobelinoj kiuj amindumis lin, estis afero eksterordinara".

Li restis en la Unuiĝintaj Ŝtatoj kvar jarojn, sed lia kariero kiel aktoro de usona kino ne tre sukcesis kaj ĝi abrupte interrompiĝis kiam li estis trovita en la lito kun la amorantino de la produktoro Fox kiu kompreneble tuj maldungis lin. En tiuj kvar jaroj li tamen havis la eblecon profundigi sian konon de la novaj muzikaj ĝenroj kiuj komencis tiam sukcesi en Usono: ĵazo, svingo kaj skato.

Reveninta en Eŭropo, li komencis sian karieron kiel kantisto, unue kun la orkestro Blue Star de Pippo Barzizza, poste kun la kuba orkestro Lecuona Cuban Boys, montrante sin kun la vizaĝo nigre pentrita kaj kun la kanzono Maria la O.

Rabagliati edziĝis kun Maria Antonietta Tonnini en Romo en 1954.

Stelo de la radio redakti

Dum vespero kun la Lecuona Cuban Boys, li renkontiĝis kun Giovanni D'Anzi, kiu proponis al li labori por la radio. Li iĝis unu el la kantistoj de la orkestro Cetra dirigentita de Pippo Barzizza, kaj en mallonga tempo Rabagliati iĝis famulo de la itala radio, kaj en 1941 li obtenis semajnan radioelsendon por si. Ĉiun lundan vesperon EIAR (RAI) elsendis Canta Rabagliati (Kantas Rabagliati), kie la kantisto kantis siajn plej famajn kanzonojn, kiel Ma l'amore no, Mattinata fiorentina, Ba-ba-baciami piccina, Silenzioso slow, Bambina innamorata, Amigos vamos a baillar, Guarda un po', Ho perduto i tuoi baci. Li iĝis tiom fama ke li estis citata en la tekstoj de la kanzonoj La famiglia canterina, Quando canta Rabagliati, Quando la radio (verkita de majstro Carlo Prato). Li estis idolo de la tiutempaj italaj virinoj. La faŝismo toleris lin malgraŭ lia stilo estis klare usoneca; li estis tro fama, kaj la reĝimo eĉ pensis utiligi lian popularecon elektante unu lian kanzonon C'è una casetta piccina (sposi) (Estas malgranda dometo - geedzoj), kiel simbolan himnon de la faŝisma naskokampanjo por la demografia politiko.[1]

En Esperanto redakti

De unu el la kanzonoj sukcesigitaj de Rabagliati (“Bambina innamorata”, vortoj de Alfredo Bracchi, muziko de Giovani D’Anzi)[2] ekzistas la versio en Esperanto (“Knabin’ enamiĝinta”). La traduko estas de Antonio De Salvo, kiu tradukis ĝin kiam li havis 16 jarojn, precipe ĉar… li estis enamiĝinta, kaj urĝe bezonis la tradukon por praktikaj celoj. Ĉiel ajn, la traduko havis la honoron esti akceptata en la meritplenan kolekton prizorgatan de Pier Luigi Cinquantini.[3]

Jen la traduko kune kun la itala teksto::

BAMBINA INNAMORATA

Bambina innamorata

stanotte t’ho sognata

sul cuore addormentata

e sorridevi tu

Bambina innamorata

la bocca t’ho baciata

quel bacio ti ha destata

non lo scordare più

M’hai detto t’amo

voglio il tuo amor

risposi t’amo

con tutto il cuor

KNABIN’ ENAMIĜINTA

Knabin’ enamiĝinta,

ĉi nokton mi vin sonĝis

sur kor’ endormiĝinta,

kun dolĉa rid’ en buŝ’...

Knabin’ enamiĝinta,

en sonĝo mi vin kisis:

pro kiso vi vekiĝis...

Ne ĝin forgesu plu!

Vi diris: "Amo,

mi volas vin!"

Mi diris: "Amas

mi kore vin!"

La kanzono, efektive, estis lanĉita de Luciana Dolliver. [4] sed ĝi ne estas ŝia (la aŭtoroj estas Bracchi kaj D’Anzi), kaj ĝia sukceso ŝuldiĝas al Rabagliati (cetere, sonas strange aŭdi virinon kiu diras: “Bambina innamorata/ la bocca t’ho baciata” – “Knabin’ enamiĝinta/ surbuŝe mi vin kisis”; aŭ almenaŭ, tio aspektis strange en 1934).

Notoj redakti