Fiumicino
komunumo de Italio
Fiumicino estas komunumo (municipo) de Italio.
Fiumicino | |
![]() | |
Ŝtato | ![]() |
---|---|
Regiono | ![]() |
Provinco | RM Romo (2005) |
Geografia situo | 41° 46′ N, 12° 14′ O (mapo)41.76666666666712.233333333333Koordinatoj: 41° 46′ N, 12° 14′ O (mapo) |
Alto super marnivelo | 4 m |
Areo | 213 (2005) km² |
Loĝantaro | 79 630 (2018) |
Loĝdenso | 372 loĝantoj/km² |
Subdividaĵoj | Aranova, Castel di Guido, Focene, Fregene, Isola Sacra, Maccarese, Malagrotta, Pantano di Grano, Passoscuro, Torrimpietra, Palidoro, Testa di Lepre, Tragliata, Tragliatella (2005) |
Najbaraj komunumoj | Anguillara Sabazia, Cerveteri, Ladispoli, Roma (2005) |
Patrono | Hipolito |
Festa tago | 5-a de oktobro (2005) |
Nomo de loĝantoj | fiumicinesi |
Poŝtkodo | 00054 |
Imposta kodo | M297 |
Kodo laŭ ISTAT | 058120 |
Telefona prefikso | 06 |
Retpaĝo | http://www.fiumicino.net/ |
Ĝi estis kreita en 1992 per regiona leĝo n-o 25 de la 6-a de marto 1992 kiu disprenis parton de la teritorio de la komunumo de Romo.
Pli precize, transiris al la nova komunumo parto de la distrikto XIV de la komunumo de Romo enhavanta sep zonojn: Z.XXXVI Isola Sacra, Z.XXXVII Fiumicino, Z.XXXVIII Fregene, Z.XLII Maccarese Sud, Z.XLIII Maccarese Nord (kies eta parto restis ĉe Romo), Z.XLVI Torrimpietra kaj Z.XLVII Palidoro.
En la teritorio de la municipo troviĝas la ĉefa flughaveno de Romo "Leonardo da Vinci" kaj stranda submunicipo Passo Oscuro.