Malfermi la ĉefan menuon

Aurél Milloss [miloŝ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Milloss Aurél estis hungara-germana-itala baletisto, koreografo, baletestro.

Aurél Milloss
Persona informo
Naskonomo Milloss Aurél
Naskiĝo la 12-an de majo 1906(nun 1906-05-12)
en Hungario Újozora (Hungara reĝlando)
Morto la 20-an de septembro 1988
en Hungario Romo (Italio)
Ŝtataneco HungarioItalioItala reĝlando
Profesio
Profesio koreografo • dancisto • baleta dancisto
Information icon.svg
vdr

Aurél Milloss [1] naskiĝis la 12-an de majo 1906 en Újozora (nuntempa Uzdin en Serbio), li mortis la 20-an de septembro 1988 en Romo (Italio).

BiografioRedakti

Aurél Milloss studis filozofion kaj teatrohistorion en Budapeŝto, ankaŭ baleton en studio de Reĝa Operejo (Budapeŝto). Depost Traktato de Trianon li perdis la hungaran ŝtatanecon, li lernis plu en Beogrado, Bukareŝto, Parizo kaj Berlino. En la lasta urbo li havis jam la unuan baletan ĉefrolon, sed li frekventis universitaton ankaŭ en Berlino. En 1928 li akiris diplomon pri baleto, poste li aliĝis al baleta trupo en Berlino. Baldaŭ li dancadis ankaŭ en aliaj eŭropaj urboj. En 1932 li debutis kiel koreografo. Post 2 jaroj pro la naziismo li rifuĝis al Budapeŝto. Komence li laboris en la Operejo, poste li establis memstaran balettrupon ĉefe el junaj aktoroj de Nacia Teatro (Budapeŝto). Ekde 1938 li laboris en Romo. En 1946 li estis nomumita baletestro de Teatro alla Scala. Inter 1953-1955 li havis propran balettrupon en Brazilo, poste li revenis al Italio, eĉ al Okcidenta Germanio. Li estis baletestro en Kolonjo (1959-63), Vieno (1963-66, 1971-74), Romo (1966-69).

Elektitaj baletrolojRedakti

  • Franz Liszt: Tizenharmadik magyar rapszódia kaj Béla Bartók Allegro Barbaro (1928)
  • Mihail Fokin: Petruska - titolrolo (1933, Budapeŝto)
  • Léo Delibes: Coppélia - titolrolo (1938, Romo)
  • Béla Bartók: A csodálatos mandarin - titolrolo (1942)

Elektitaj koreografiaj laborojRedakti

  • Prometheus teremtményei (1942, Budapeŝto)
  • Don Quijote portréja (1947, Parizo)
  • Béla Bartók: Reĝido skulptita el ligno (1950)
  • A szorongás szonátája (1954, Rio-de-Ĵanejro)
  • Estro Barbarico (Kolonjo, 1963)

FontojRedakti