Kvirinala palaco

rezidejo de la prezidanto de la Itala Respubliko

La Kvirinala palaco (itale Palazzo del Quirinale paˈlattso del kwiriˈnaːle) estas historia konstruaĵo en Romo, Italio. La palaco servas kiel la ĉefurba oficiala loĝejo de la prezidanto de la Itala Respubliko, kune kun vilao en Napolo kaj la biendomo Tenuta di Castelporziano ĉe la periferio de Romo, proksimume 25 km de la centro de la urbo direkte al la tirena maro. La palaco situas sur la monteto Kvirinalo, la plej alta el la sep montetoj de Romo en kvartalo de la romanoj kuitime nomata Monte Cavallo. Ĝi funkciis kiel loĝejo por tridek papoj, kvar reĝoj de Italio kaj dek du prezidantoj de la Itala Respubliko.

Kvirinala palaco
Palazzo del Quirinale
konstruaĵo
itala palaco • city palace [+]

Lando Italio

UrboRomo

Koordinatoj41° 54′ 0″ N, 12° 29′ 15″ O (mapo)41.912.4875Koordinatoj: 41° 54′ 0″ N, 12° 29′ 15″ O (mapo) [+]
Areo0,11 km² (11 ha) [+]

ArkitektoDomenico Fontana

Estiĝo1574
Poŝtkodo00187 [+]

Kvirinala palaco (Romo)
Kvirinala palaco (Romo)
DEC
Kvirinala palaco
Kvirinala palaco
Map
Kvirinala palaco

Vikimedia Komunejo:  Quirinal Palace [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La Kvirinala palaco estis elektita fare de Napoleono por esti lia preferata rezidejo kiel Imperiestro de la Francoj. Tamen li neniam sukcesis rezidi tie, ĉar lia armeo malvenkis en 1814 kaj jam konenciĝis la restaŭro kiun eŭropaj historiistoj nomas la "Eŭropan Koncerton".

Eksteraj ligiloj redakti