Tarpeja roko [1] Arkivigite je 2017-12-22 per la retarkivo Wayback Machine estas elstaraĵo en Romo, suda pinto de la Kapitolo. Ĝi situas sur areo de la hodiaŭa Via di Monte Caprino kaj Via del Tiempo.

La nomo (latine Rupes Tarpeia, itale Rupe Tarpea) venas el nomo de Tarpeia, filino de Spurius Tarpeius. La soldato estis defendanto de la Kapitolo en la milito kontraŭ la sabinoj. La sabinoj intencis korupti lian filinon, Tarpeia por surgrimpi la monteton de la Kapitolo. Laŭ verko de Tito Livio, la sabinoj promesis al la junulino tion, kion ili "portis sur la maldekstra kruro". La sabinaj batalantoj havis la kutimon, porti malpezajn orajn juvelaĵojn sur la kruro. Sed ili pagis por la perfido per ŝildoj kaj prem-sufokis per tiuj la junulinon (laŭ Tito Livio).

Post tio, la romianoj ĵetis de tiu roko la perfidulojn kaj aliajn punitojn. La lasta tia ekzekuto okazis en la 1-a jc. p.K.