János Hajnal
János Hajnal [jAnoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hajnal János estis hungardevena itala pentristo, grafikisto, ilustristo, vitralisto, mozaikisto, poŝtmarkoplanisto. Lia persona nomo estis en Italio Giovanni.
János Hajnal | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de aŭgusto 1913 en Budapeŝto |
Morto | 9-an de oktobro 2010 (97-jaraĝa) en Romo |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Italio (1946–2010) Reĝlando Italio (1913–1946) Hungario ![]() |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato (1939–1944) ![]() |
Okupo | |
Okupo | pentristo ilustristo ![]() |
János Hajnal [1] naskiĝis la 26-an de aŭgusto 1913 en Budapeŝto, li mortis la 9-an de oktobro 2010 en Romo (kelkaj biografioj havas aliajn datenojn).
Biografio
redaktiJános Hajnal lernis pentroarton inter 1929–1931 en Artistkolonio (Kecskemét) de Imre Révész, poste li studvojaĝis al Italio, Germanio, Svedio, dume li ekspoziciis en Hungario. Li studis en Reĝa Belarta Altlernejo de Budapeŝto inter 1939 kaj 1944. Liaj majstroj estis Vilmos Aba-Novák kaj István Szőnyi. Dum kaj post siaj studoj li helpis pentradi freskojn al Aba-Novák plej ofte en Szeged. Depost la 2-a mondmilito li ilustris kaj pentris. En 1948 li translokiĝis al Romo, post jardeko li ricevis italan ŝtatanecon. Li kreis artaĵojn por 50 italaj preĝejoj. Li ricevis hungarajn premiojn en 1944 kaj 1992, italan en 2002. Li havis edzinon.
Elektitaj solaj ekspozicioj
redakti- Kecskemét (1931, 1997)
- Budapeŝto (1935, 1945)
Elektitaj kolektivaj ekspozicioj
redakti- Arthalo Budapeŝto (1940)
- Budapeŝto (1941, 1946, 1948)
- Stokholmo (1948)
- Romo (2014)
Elektitaj pentraĵoj
redaktiElektitaj grafikaĵoj
redakti- Strato en Romo, 1933, tuĉodesegnaĵo
- Dante I., 1987–2006, akvaforto
Elektitaj libroilustraĵoj
redakti- Jonathan Swift: Gulivero
- Dante Alighieri: pluraj verkoj
Elektitaj vitraloj
redakti- Sankta Angela, 1959, Milano
- La Chiesa, Milano, 1955
- La Trinità, Milano, 1955
- Santa Maria Maggiore, 1955, Romo
- Sankta Francisko-sanktejo, Paola, 1999
- Kardinaloj, Milano, 1988
Elektitaj mozaikoj
redakti- Sankta Francisko-sanktejo, Paola, 2000
Elektitaj poŝtmarkoj
redakti- poŝtmarkoj por Vatikano
Fontoj
redaktiReferencoj
redakti- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-02-02. Alirita 2019-02-01.