Friedrich PUSTET (naskiĝinta la 25-an de februaro 1798 en Passau-Hals, mortinta la 6-an de marto 1882 en Munkeno) estis germana eldonisto kaj fondinto de eldonejo (Friedrich Pustet KG). Li nuptis en 1830 Therese Schmidt kun kiu li havis ses filojn (i.a. Friedrich, Clemens, Karl) kaj kvar filinojn. Ĉe li aperis la popularega familirevuo Deutscher Hausschatz.

meslibro Missale Romanum, en represo de 1911 (originalo de 1884)

Vivo redakti

Estante filo de librobindisto kaj -vendisto li translokis en 1826 en 1820/22 en Passau fonditan librovendejon kaj -presejon al Ratisbono. Tie li sukcesis elfari unu el la plej gravaj katolikaj eldonejoj siatempaj kun fokusoj pri teologio, liturgio, eklezimuziko, filozofio, historio kaj beletro.

De 1846 estiĝis, en altkvalitega tipografio, formularoj por la mesoj, liturgiaj libroj kaj brevieroj. Ilin agnoskis la Sankta Seĝo modeldonaj (editio typica) por aliaj fabrikantoj.

De 1850 sekvis en kunlaboro kun la muziksciencisto Carl Proske la eldonadon de verkoj de polifoniaj majstroj en la serio Musica divina, tiel ke la eldonejo gajnis elstaran pozicion ene de la eklezimuzika reformo. Samtempe Pustet engaĝiĝis en ratisbonaj eklezikomunumoj kaj, post la fondo de la gazeto "Regensburger Morgenblatt" 1848, regionpolitike. En 1854 li transprenis la eldonejon de Johann Esaias von Seidel kun la populara kalendaro Sulzbacher Kalender kaj transloĝiĝis pro tio en 1860 al Sulzbach-Rosenberg. Fine Pustet vendis ĉion tie kaj ekloĝis en Munkeno. Tie li akiris en 1864 la lernolibran eldonejon "Kgl. Bayer. Zentral-Schulbücher-Verlag" kiun li rapide florigis.

Sendube nombriĝis Pustet inter la plej gravaj eldonistoj en al 19-a jarcento.

Fonto redakti

  • Albrecht, Dieter, "Pustet, Friedrich". Ĉe: Neue Deutsche Biographie 21 (2003), p. 15 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj redakti