Filipova Huť (germane Phillipshütten) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Modrava en distrikto Klatovy. Ĝi troviĝas sur sudaj deklivoj de monto Sokol (1253 m), en valo de rojo Filipohuťský potok, en supermara alteco 1093 metrů. Ĝi tiel estas plej alte situanta setlejo en Ĉeĥio. Estas ĉi tie registritaj 7 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre loĝis 33 loĝantoj. El la domaro malfermiĝas vido al bavaria monto Roklano.

Filipova Huť
germane Phillipshütten
vilaĝo
Filipova Huť kun vido al Roklano
Oficiala nomo: Filipova Huť
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Plzeň
Distrikto Distrikto Klatovy
Administra municipo Modrava
Historia regiono Bohemio
Montaro Šumava
Domoj 7 (2011)
Situo Filipova Huť
 - alteco 1 093 m s. m.
 - koordinatoj 49° 01′ 47″ N 13° 31′ 13″ O / 49.02972 °N, 13.52028 °O / 49.02972; 13.52028 (mapo)
Katastro 57,4 km² (5 740 ha) Filipova Huť
Loĝantaro 33 (2021)
Denseco 0,57 loĝ./km²
Fondo 1785
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 341 92
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Filipova Huť
Portalo pri Ĉeĥio

Filipova Huť estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 57,4 km². En la katastra teritorio Filipova Huť situas ankaŭ solejo Březník.

Historio redakti

Filipova Huť estiĝis kiel domaro ĉirkaŭ vitrofarejo por kava vitro, kiun fondis en la jaro 1785 Franz Denk kaj Franz Weber el Horní Hrádky (Schlösselwald). Ĝi ricevis la nomon laŭ tiama posedanto de praŝila senjorujo Filip Kinský. Post fino de Vchynica-tetova floskanalo en la jaro 1800 estis en la domaro konstruitaj 17 dometoj por familioj de arbaristoj. La vitrofarejo pereis en la jaro 1820 kaj plua prospero de la municipo estis plene kunigita kun arbara mastrumado. En la jaro 1930 vivis en Filipova Huť 12 ĉeĥoj kaj 488 gemanoj. Post la dua mondmilito estis de ĉi tie, same kiel el ceteraj limregionaj municipoj, germanoj ellandigitaj.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869312
1880304
1890361
1900321
1910311
1921279
JaroLoĝantoj
1930386
195074
196134
197021
198025
199112
JaroLoĝantoj
200114
201116
202133

Memorindaĵoj redakti

Kamparana domo n-ro 2 estis en la jaro 1958 proklamita kiel kultura memorindaĵo de Ĉeĥio - ĝi havas rimarkindan kaj en Ĉeĥio jam nur rare vidata konservitan plialtigitan surveturejon en garbejon. En la domaro situis kvarflanka kapelo, kiu estis en la jaroj 1962–1964 detruita. Oni preparas ties renovigon.

Turismo redakti

En Filipova Huť estas alirebla loĝigo en vico da hoteloj kaj pensionoj. La domaro estas alirloko al ampleksa reto de turismaj, bicikloturismaj kaj skikuradaj vojoj.

Pluaj fotoj redakti