Hans Magnus Enzensberger
germana poeto kaj verkisto
Hans Magnus ENZENSBERGER (naskiĝis la 11-an de novembro 1929 en Kaufbeuren, Bavario, kaj mortis la 24-an de novembro 2022 en Munkeno) germana verkisto, ĵurnalisto, tradukisto kaj eldonisto.
Hans Magnus Enzensberger | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Hans Magnus Enzensberger | |||||
Naskiĝo | 11-an de novembro 1929 en Kaufbeuren, Bavario, ![]() | ||||
Morto | 24-an de novembro 2022 (93-jaraĝa) en Munkeno | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Lingvoj | germana • franca • hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Alma mater | Universitato Alberto Ludoviko de Frajburgo • Hamburga universitato • Universitato Frederiko Aleksandro Erlangeno-Nurenbergo vd | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Gefratoj | Christian Enzensberger • Ulrich Enzensberger vd | ||||
Edz(in)o | Dagrun Enzensberger • Masha Enzenberger • Katharina Enzensberger vd | ||||
Infanoj | Theresia Enzensberger • Tanaquil Enzensberger vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Linda Quilt • Elisabeth Ambras • Serenus M. Brezengang • Andreas Thalmayr • Giorgio Pellizzi • Benedikt Pfaff • Trevisa Buddensiek vd | ||||
Okupo | poeto • verkisto • tradukisto • ĵurnalisto • raportisto • verkisto de porinfana literaturo • dramaturgo • redaktoro vd | ||||
Laborkampo | germanlingva literaturo • German-language lyric • eseo • traduko • redaktado vd | ||||
Aktiva en | Munkeno vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | The Number Devil ❦ The sinking of the Titanic ❦ La mallonga somero de anarkio vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li studis literatursciencon, lingvojn kaj filozofion en la universitatoj de Freiburg, Hamburgo, Erlangen kaj Parizo, doktoriĝis en 1955 pri la poetiko de Clemens Brentano. Ekde 1957 Enzensberger laboris kiel verkisto. Li gajnis plurajn literaturajn premiojn, interalie la Georg-Büchner-Preis (1963), la "Heinrich-Böll-Preis der Stadt Köln" (1985) kaj la "Heinrich-Heine-Preis der Stadt Düsseldorf" (1998).
La esperantisto Richard Ledermann estis la patro de lia patrino.
Famaj verkoj Redakti
- Verteidigung der Wölfe (poemoj, 1957),
- Politik und Verbrechen (eseoj, 1964),
- Das Verhör von Habana (prozo, 1970),
- Mausoleum. 37 Balladen aus der Geschichte des Fortschritts (poemoj, 1975),
- Der Untergang der Titanic. Eine Komödie (eposo, 1978),
- Politische Brosamen (eseoj, 1982)
- Ach, Europa! Wahrnehmungen aus sieben Ländern. (proso, 1987),
- Zukunftsmusik (poemoj., 1991),
- Die Große Wanderung (eseo, 1992).
- Zickzack (eseoj, 1997)
Jeno aperis en Esperanto Redakti
- Poemoj, elgermanigitaj de Vilhelmo Lutermano, MAS, 2012, 118 p., ISBN 978-2-918300-75-5