Ministraro unua de Gerhard Schröder
La unua ministraro de Gerhard Schröder estis la federacia registaro de Germanio, kiu oficis inter la 27-a de oktobro 1998 kaj la 22-a de oktobro 2002 dum la 14-a parlamenta periodo de la nacia asembleo Bundestag.
Ministraro unua de Gerhard Schröder | ||
---|---|---|
federacia kabineto de Germanio | ||
Jurisdikcio | Germanio | |
Lando | Germanio | |
Ministraro unua de Gerhard Schröder | ||
Dum | 27-a de oktobro 1998 - 17-a de oktobro 2002 | |
Antaŭulo | Ministraro kvina de Helmut Kohl | |
Sekvanto | Ministraro dua de Gerhard Schröder | |
Estrata de la socialdemokrato Gerhard Schröder, ĝi estis subtenata de registara koalicio inter la Socialdemokrata Partio de Germanio (SPD) kaj la ekologiisma partio Alianco '90/La Verduloj. La registaro havas la adjektivon "unua", ĉar ankaŭ dum la posta 15-a parlamenta periodo de la nacia asembleo inter oktobro 2002 kaj 2005 la nacia registaro estis estrata de Gerhard Schröder - tiam same temis pri koalicio inter la Socialdemokrata Partio de Germanio kaj la partio Alianco '90/La Verduloj.
Krome atentindas, ke antaŭ sia funkcio de Federacia Kanceliero de Germanio, Gerhard Schröder estis ĉefministro de la germania federacia lando Malsupra Saksio kaj tie li ankaŭ estris du registarojn: la unua ministraro de Gerhard Schröder en Malsupra Saksio oficis inter la jaroj 1990 kaj 1994, kaj la dua inter la jaroj 1994 kaj 1998 - ankaŭ tiuj du registaroj ne konfuziĝu kun la samnomaj naciaj registaroj.
Konsisto
redaktiOfico | Nomo | Partio | |
---|---|---|---|
Federacia Kanceliero | Gerhard Schröder | SPD | |
Vickanceliero | Joschka Fischer | Verduloj | |
Federacia ministro pri eksteraj rilatoj | Joschka Fischer | Verduloj | |
Federacia ministro pri interno | Otto Schily | SPD | |
Federacia ministrino pri justico | Herta Däubler-Gmelin | SPD | |
Federacia ministro pri financo | Oskar Lafontaine (ĝis la 11-a de marto 1999) Hans Eichel (ekde la 12-a de aprilo 1999) |
SPD | |
Federacia ministro pri ekonomio kaj laboro | Werner Müller | SPD | |
Federacia ministro pri nutro, agrikurlturo kaj forsto, ekde januaro 2001 ministro pri protekto de konsumantaro, nutro kaj agrokulturo | Karl-Heinz Funke (SPD, ĝis la 12-a de januaro 2001) Renate Künast |
Verduloj | |
Federacia ministro pri laboro kaj socia ordo | Walter Riester | SPD | |
Federacia ministro pri defendo | Rudolf Scharping (ĝis la 19-a de julio 2001) Peter Struck |
SPD | |
Federacia ministrino pri familioj, maljunularo, virinaro kaj junularo | Christine Bergmann | SPD | |
Federacia ministrino pri sano kaj socia sekurigo | Andrea Fischer (Verduloj, ĝis la 12-a de januaro 2001) Ulla Schmidt |
SPD | |
Federacia ministro pri transporto, konstruo kaj urba evoluo | Franz Müntefering (ĝis la 29-a de septembro 1999) Reinhard Klimmt (ĝis la 16-a de novembro 2000) Kurt Bodewig (ekde la 20-a de novembro 2000) |
SPD | |
Federacia ministro pri medio, protekto de naturo kaj atomenergia sekureco | Jürgen Trittin | Verduloj | |
Federacia ministrino pri eduko kaj esploro | Edelgard Bulmahn | SPD | |
Federacia ministro pri ekonomia kunlaboro kaj evoluo | Heidemarie Wieczorek-Zeul | SPD | |
Federacia ministro pri specialaj taskoj, ĉefo de la federacia kancelierejo | Bodo Hombach (ĝis la 7-a de julio 1999) |
SPD |