Hans Eichel

germana politikisto

Hans Eichel (naskiĝis la  24-an de decembro 1941(nun 1941-12-24) en Kaselo) estas germana politikisto. La 82-jarulo studis germanistikon, politikan sciencon, historion kaj pedagogion en la universitato de Marburg kaj Berlino. De 1975 ĝis 1991, li estis la urbestro de Kaselo, kaj de 1991 ĝis 1999 estis ĉefministro de la germania federacia lando Hesio. En la ministraro unua de Gerhard Schröder, kiu reprezentis la registaron de Germanio inter la 22-a de oktobro 2002 kaj la 22-a de oktobro 2005, li estis ministro pri financoj ekde la 12-a de aprilo 1999: li sekvis la politikiston Oskar Lafontaine, kiu demisiis la 11-an de marto. Same li plenumis tiun funkcion en la ministraro dua de Gerhard Schröder, kiu reprezentis la registaron de Germanio inter la 22-a de oktobro 2002 kaj formale la 22-a de oktobro 2005 (komisie ĝis la 22-a de novembro).

Hans Eichel
Hans Eichel
Hans Eichel
Persona informo
Hans Eichel
Naskiĝo 24-an de decembro 1941 (1941-12-24) (82-jaraĝa)
en Kaselo
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Libera Universitato BerlinoUniversitato de Marburg vd
Partio Socialdemokrata Partio de Germanio
Subskribo Hans Eichel
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en Wiesbaden vd
ministro pri financoj en la registaro de Germanio
Dum 12-a de aprilo 199922-a de oktobro 2005
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Komence li tre penis limigi la ŝtatan deficitojn kaj kadre de la mallonga ekonomie prospera tempo de la jaroj 1999 kaj 2000 sukcese ekvojigis tiun politikan kurzon. En la balota kampanjo de 2002 tamen li perdis subtenon de la kanceliero Gerhard Schröder, kaj, kvankam li restis ministro, estis premita jesi je signife pli alta ŝtata deficito ol permeseble laŭ liaj originaj planoj.

Hans Eichel estas membro de la politika partio Socialdemokrata Partio de Germanio.

Eksteraj ligiloj redakti