• La Supra Algovio estas suda parto de la sudgermana regiono Algovio.

En la Supra Algovio situas la distrikto Oberallgäu ([ober-algoj], "supra Algovio") kun la ĉefurbo Sonthofen kaj la urbo Immenstadt, Jungholz [jungholc] (en Tirolo), Kleinwalsertal (en Forarlbergo), kaj la eksterdistrikta urbo Kempten, kio estas la plej granda algovia urbo kaj pli/malpli la mezo de la Algovio.

La norda parto de la Supra Algovio inklude la regiono apud Kempten parolas "ŝvabalgovian" dialekton - orient-ŝvaban dialekton kun influoj de la algovia dialekto plisude.
La suda parto de la Supra Algovio (sude de Immenstadt) parolas la veran algovian dialekton.

Elparolaj ekzemploj: domo tempo ĉiam ankaŭ mi iras mia lia enen esti estinta
norma germana: "haŭs" "cajt" "immer" "aŭĥ" "iĥ geje" "majn" "sajn" "hinajn" "sajn" "gewesen"
ŝvaba (Kempten): "haŭs" "cajt" "allet" "aŭ" "i gaŭ" "maj" "saj" "naj" "saj" "gwee"
algovia (Oberstdorf): "hüüs" "ciit" "allat" "öü" "i gang" "ming" "sing" "ning" "sing" "gsii"

La ŝvaba dialekto kaj la algovia dialekto estas dialektoj de la alemana lingvo, kiu estas dialekto de la germana lingvo.