Distrikto Konstanz

distrikto de Baden-Virtembergo en Germanio
Blazono Mapo
blazono mapo
Bazaj informoj
Federacia lando: Baden-Virtembergo
Distriktaro: Frajburgo
Regiona ligo: Alta Rejno-Konstanca Lago
Administra sidejo: Konstanco
Areo: 817 km²
Loĝantoj: 292 568 (fine de decembro 2022)
Loĝdenso: 334 po km²
Aŭtokodo: KN (Konstanz; Büsingen BÜS)
Oficiala kodo: 08335

La distrikto Konstanz (Konstanco) situas en la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la samnoma urbo Konstanco. La distrikto estas parto de la distriktaro Frajburgo kaj de la regiona ligo Alta Rejno-Konstanca Lago.

La distrikto havas areon de 817 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 292 568 loĝantojn. Najbaras la distriktoj Tuttlingen norde, Sigmaringen nordoriente, Bodensee (Konstanca Lago) oriente kaj Schwarzwald-Baar (Nigra Arbaro-Baar) nordokcidente. Krome limas la kantonoj Turgovio sude kaj Safhaŭzo okcidente, kaj bordas la Konstanca Lago oriente.

Geografio redakti

La distrikto kovras parton de la pejzaĝo Hegovio (germane Hegau), kiu jam konsideriĝas alpa antaŭmontaro. La distrikta centro Konstanco situas en la sudorienta rando de la distrikta areo, borde de la Konstanca Lago. La pitoreskaj lagaj insuloj Reichenau (propra komunumo) kaj Mainau (parto de la urbo Konstanco) apartenas al la teritorio de la distrikto.

Administra divido redakti

La distrikto konsistas el 25 komunumoj, el kiuj 7 estas urboj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de loĝantoj laŭ la stato fino de septembro 2006.

Urboj:

  1. Aach (2.223)
  2. Engen (10.231)
  3. Konstanz (80.541)
  4. Radolfzell (30.342)
  5. Singen (Hohentwiel) (45.369)
  6. Stockach (16.803)
  7. Tengen (4.742)
 
la turo de la Rejna Pordego en Konstanco, borde de la lago

Neurbaj komunumoj:

  1. Allensbach (7.061)
  2. Bodman-Ludwigshafen (4.348)
  3. Büsingen (1.459)
  4. Eigeltingen (3.535)
  5. Gaienhofen (3.237)
  6. Gailingen am Hochrhein (3.071)
  7. Gottmadingen (10.449)
  8. Hilzingen (8.431)
  9. Hohenfels (2.004)
  10. Moos (3.236)
  11. Mühlhausen-Ehingen (3.720)
  12. Mühlingen (2.326)
  13. Öhningen (3.725)
  14. Orsingen-Nenzingen (3.151)
  15. Reichenau (5.155)
  16. Rielasingen-Worblingen (11.943)
  17. Steißlingen (4.581)
  18. Volkertshausen (2.834)

Iuj urboj kaj/aŭ komunumoj interkonsentis kune oferti partojn de la publikaj servoj kadre de administraj komunumaroj. Tiuj grupigoj en la supra listo (laŭ la nuna stato) ne aparte listiĝas.

Eksteraj ligiloj redakti