Badische Zeitung
taga gazeto
Badische Zeitung estas regiona gazeto por la historia teritorio Badeno, aparte la areo de la Nigra Arbaro, aperanta en la urbo Freiburg de sudokcidenta Germanio. Ĝi fondiĝis en januaro 1946 kaj aperas ĉiutage krom dimanĉoj. Komence de 2015 ĉiutage vendiĝis 145 825 ekzempleroj, kiuj atingis 409 000 legantojn (kutime tagaj gazetoj en familioj estas legataj de pli ol unu homo).
Badische Zeitung | |
periodaĵo • regional newspaper | |
---|---|
Speco | ĉiutaga |
| |
Establodato | januaro 1946 |
| |
Retejo | badische-zeitung.de |
Eksteraj ligiloj
redakti- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Badische Zeitung – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
- Oficiala retejo (germane)
- ekzempla artikolo de 2012 pri la frajburga Esperanto-grupo en la gazeto (germane)
- "Die einfachste Sprache der Welt" (la plej simpla lingvo tutmonde), trafa gazeta artikolo pri Esperanto, verkita de la 14-jarulo Jakob Fitzke el Lahr en decembro 2020 (germane)